Malfermi la ĉefan menuon

Parlamenta baloto en Litovio 2008

Coat of arms of Lithuania.svg

La 12-an de oktobro 2008 en Litovio okazis balotoj por la nacia parlamento Seimas. 1603 kandidatoj el 22 politikaj partioj en 16 koalicioj konkuris pri la 141 parlamentaj seĝoj. 70 el tiuj seĝoj proporcie laŭ la balotaj rezultoj doniĝas al tiuj politikaj partioj, kiuj ricevas pli ol 5 procentoj de la entute donitaj voĉoj (7 procentoj por koalicioj). La restaj 71 seĝoj rekte doniĝas al unuopaj kandidatoj[1]. Nur en 3 balotaj distrikoj kandidatoj en la unua balota parto atingis la necesajn 50 procentojn de distriktaj voĉoj. En la aliaj balotaj distriktoj decida dua baloto inter la du plej sukcesaj kandidatoj okazas la 26-an de oktobro 2008.

enirejo de la nuklea centralo Ignalina

Samtempe okazis referendumo, kiu celis decidi pri ebla plilongigo de la funkciopermeso por la nuklea centralo Ignalina. Laŭvorte la decidenda teksto estis: "Pritariu, kad Ignalinos atominės elektrinės darbas būtų pratęstas iki techniškai saugių terminų, bet ne ilgiau, negu kol bus pastatyta nauja atominė elektrinė"[2] ("Mi voĉdonas por tio, ke la la laboro de la atoma elektrejo Ignalina estu daŭrigata ĝis la fino de la teknike sekura tempo, sed ne pli longe, ol kiam estus starigita nova atoma elektrejo."). Laŭ la traktato pri aliĝo de Litovio al la Eŭropa Unio la nuklea centralo devas fini sian funkcion ĝis la jaro 2009. La referendumon nur partoprenis 48,8 procentoj de la balotorajtaj civitanoj, kaj sekve ĝi estas nevalida. Restis do la postulo ke la nuklea centralo devis esti malŝaltata ĝis la fino de la jaro 2009, kaj tiel okazis.

Balota rezultoRedakti

ListojRedakti

Fina konsisto de la parlamento SeimasRedakti

Post decidigaj aldonaj balotoj pri la rektaj mandatoj rezultiĝis la sekva disdivido de la parlamentaj seĝoj

Registara koalicioRedakti

Sekve kreiĝis registara koalicio el la parlamentanoj de la partioj Tėvynės Sąjunga - Lietuvos krikščionys demokratai, Tautos prisikėlimo partija, Lietuvos Respublikos liberalų sąjūdis kaj Liberalų ir centro sąjunga, kiuj - post aliĝo de aliaj parlamentanoj al frakcioj - konsistigas plimulton de 83 el la entute 141 parlamentanoj. Ĉefministro iĝis la konservativulo Andrius Kubilius.[4].

ReferencojRedakti