Andrius Kubilius
Andrius KUBILIUS (naskiĝis la 8-an de decembro 1956 en Vilnius) estas litova politikisto. Li inter la 3-a de novembro 1999 kaj la 26-a de oktobro 2000 estis ĉefministro de Litovio kaj denove plenumis tiun postenon de la 9-a de decembro 2008 ĝis la 13-a de decembro 2012 - tiam lin sekvis la socialdemokrato Algirdas Butkevičius. La politikisto estas membro de la konservativa partio Tėvynės Sąjunga (Patrolanda Unio – kristandemokratoj de Litovio).
En septembro 2024 li estis nomumita kiel venonta EU-komisionano por Litovio en la Komisiono von der Leyen 2.