Peter Klashorst (naskiĝis la 11-an de februaro 1957 en Santpoort, komunumo Velsen, Norda Holando; plena nomo Peter van de Klashorst) estas nederlanda fotisto, skulptisto kaj pentristo. Li specialiĝis pri la pentrado kaj fotado de plejparte nudaj junaj virinoj el Nederlando, Afriko kaj Tajlando.

Peter Klashorst
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1957 (1957-02-11) (67-jaraĝa)
en Santpoort-Zuid
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Gerrit Rietveld Academie
Okupo
Okupo pentristo • skulptistofotisto
TTT
Retejo http://www.peter-klashorst.com
vdr
pentraĵo "Enigma"
Peter Klashorst en nuda memprezento
foto titolita "Eksperimenta"

Vivo redakti

Peter Klashorst kreskis en Harlemo kaj en 1981 finis siajn studojn pri arto en la Gerrit Rietveld akademio en Amsterdamo. Li havas du infanojn, Elisabeth kaj Frederick, kies patrinoj estas afrikaninoj kaj laŭ aserto de la artisto estas putinoj.[1]

En la 1980-aj jaroj la pentristo apartenis al la nederlanda artista grupo After Nature, kiu por sia arta kreado remalkoveris la ekspresionismon kaj nuntempe kalkuliĝas en la arta ĝenro "Novaj Sovaĝuloj". En 2000 li en la islame dominita ŝtato Senegal malliberiĝis pro sia arto kaj pasigis plurajn semajnojn en karcero. Oni akuzis lin eluzi putinojn kaj produkti obscenajn verkojn.[2]

En 2003, Robert Vuijsje publikigis biografion de Peter Klashorst sub la titolo "King Klashorst". En la jaroj 2003 kaj 2006 la artisto dufoje sensukcese provis per novaj politikaj partioj atingi politikajn postenojn en regionaj balotoj.

Premioj redakti

  • 1982: Premio Johan kaj Titia Buning-Brongers
  • 1983: Koninklijke subsidie voor de Vrije Schilderkunst ("Reĝa Premio por Libera Pentroarto")

Literaturo redakti

  • Robert Vuijsje: King Klashorst. Vasallucci, Amsterdamo 2003, ISBN 90-5000-428-8
  • Paul Groot et al: After nature. Galerio Jurka, Amsterdamo 1989 (katalogo por la ekspozicioj de Bart Domburg, Jurriaan van Hall kaj Peter Klashorst en la galerioj Jurka, Hans Gieles kaj Torch en Amsterdamo).
  • Mieke Rijnders, Geurt Imanse: Over schilderkunst. Pieter Holstein, René Daniels, Peter Klashorst. Nederlandse Kunststichting, Amsterdamo 1983 (katalogo por ekspozicio en Amsterdamo 1983).
  • De tweede helft: beeldende kunst na 1945. A. de Visser, Uitgeverij Boom, 1998, p. 344-345 (ISBN 9061686148, 9789061686149)

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti