Malfermi la ĉefan menuon

Franz KUTSCHERA (naskiĝis la 22-an de februaro 1904(nun 1904-02-22) en Oberwaltersdorf en Malsupra Aŭstrio, mortis la 1-an de februaro 1944 en Varsovio) - aŭstra SS-generalo (SS-Brigadeführer) kaj general-majoro de polico, estro de SS kaj polico (Sicherheitspolizei) en varsovia distrikto de Ĉefgubernio dum la germana okupacio de Pollando. Nazia krimulo nomata persekutisto de Varsovio; kondamnita je mortpuno de Pola Enlanda Armeo en interkonsento kun pola registaro en ekzilo kaj atencita.

Franz Kutschera
SS-generalo kaj general-majoro de polico
SS-generalo kaj general-majoro de polico
Persona informo
Naskiĝo 22-an de februaro 1904 (1904-02-22)
en Oberwaltersdorf
Morto 1-an de februaro 1944 (1944-02-01) (39-jara)
en Varsovio
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Aŭstrio
Profesio
Profesio juĝistopolitikistopolicistoadvokato
Information icon.svg
vdr

Kariero en armeo kaj NSDAPRedakti

 
Vizito de Heinrich Himmler en Mauthausen en 1941. En longa mantelo iras tiutempa goviestro de Karintio Franz Kutschera

En la jaroj 1918-1919 Kutschera laboris kiel servobubo en la aŭstria-hungaria mararmeo. Poste li iĝis ĝardenisto kaj lernis en mekanika lernejo en Budapeŝto. En la jaroj 1920-1928 li loĝis en Ĉeĥoslovakio. La 5-an de decembro 1930 li aliĝis al NSDAP (legitimila n-ro 363 031) kaj la 1-an de novembro 1931 - al SS (n-ro 19 629). De aprilo 1938 ĝis la morto Kutschera estis deputito al Reichstag. En 1939 li iĝis ankaŭ honora juĝisto de Popola Tribunalo (Volksgerichtshof). Ekde la 1-a de julio 1935 ĝis la 16-a de marto 1938 li estis vicestro de la 90-a regimento de SS "Kärnten" en Klagenfurt, kiu post lia morto ricevis lian nomon. De la 20-a de februaro 1938 ĝis novembro 1941 li estis goviestro (Gauleiter) de Karintio. Li militservis en la ofensivo kontraŭ Francio en 1940. Ekde la 30-a de januaro 1942 li servis en la stabo de kontraŭpartizanaj operacoj de generalo von dem Bach. Franz Kutschera estis ordenita per Fera Kruco (Eisernes Kreuz) de la 1-a kaj la 2-a klasoj.

En 1940 Kutschera estis avancita al generalo de SS kaj fine de 1942 - general-majoro de polico. Li distingiĝis per fanatika batalado kontraŭ partizanoj. Dufoje li okupis la postenon de distrikta policestro: unue en okupata mahilova distrikto de Sovetio (de aprilo 1943) kaj poste en varsovia distrikto en Pollando (de septembro 1943 ĝis la morto). En ambaŭ lokoj li prezentis grandan kruelon.

Estro de SS en VarsovioRedakti

 
Anonco pri ekzekuto de poloj subskribita de la estro de SS kaj polico

Post la enposteniĝo kiel estro de SS kaj polico (SS- und Polizeiführer) en Varsovio, Franz Kutschera tuj ekuzis fortegan teroron kontraŭ la civiluloj en la okupaciata urbo. Oni komencis pli fervore kaptadi la homojn kaj ekzekuti ilin. Ĉiutage en publikaj lokoj aperadis afiŝoj informantaj pri sekvaj poloj, kiuj estos mortpafitaj se okazos atenco kontraŭ ajna germana soldato aŭ policisto. La afiŝoj ĉiam estis subskribataj per la vortoj estro de SS kaj polico en la varsovia distrikto, sen uzi la nomon de Franz Kutschera.

Operaco KutscheraRedakti

 
Funebra procesio por Franz Kutschera
 
Memorŝtono en la loko de la atenco, kiu honoras partizanojn pereintajn en Operaco Kutschera

La vera nomo de la SS-estro estis finfine malkovrita de Aleksander Kunicki, pseŭdonimo Rayski. Speciala Tribunalo de Pola Partizana Ŝtato por krimoj kontraŭ la pola nacio verdiktiktis mortpunon de Franz Kutschera. La verdikton akceptis la registaro de Pollando en ekzilo. Generalo August Emil Fieldorf, estro de KeDyw (Gvidantaro de Kaŝatako), donis la ordonon de atenco sub la nomo Operaco Kutschera. La atenco okazis fronte de la varsovia rezidejo de Kutschera, proksime de la ĉefsidejo de varsovia SS. La posteulo de Kutschera iĝis Paul Otto Geibel.

Kariero en SSRedakti

  • SS-Hauptscharführer (superserĝento) – februaro 1933
  • SS-Untersturmführer (subleŭtenanto) – 9-a de novembro 1935
  • SS-Obersturmführer (leŭtenanto) – 9-a de novembro 1936
  • SS-Sturmbannführer (majoro) – 14-a de septembro 1937
  • SS-Obersturmbannführer (subkolonelo) – 16-a de marto 1938
  • SS-Standartenführer (kolonelo) – 25-a de junio 1938
  • SS-Oberführer (superkolonelo) – 30-a de januaro 1939
  • SS-Brigadeführer (brigada generalo) – 9-a de novembro 1940

BibliografioRedakti

  • Marek Dunin-Wąsowicz: Zamach na Kutscherę, Varsovio 1957
  • Piotr Stachniewicz: Akcja Kutschera, Varsovio 1982