Nacia Asembleo (Germanio 1919)

La Vajmara (konstitucidona) Nacia Asembleo estis elektita la 19-an de januaro 1919 por doni al la germana ŝtato novan, respublikanan konstitucion, post la perdita Unua Mondmilito. Ĝi funkciis ankaŭ kiel parlamento ĝis la balotoj de junio 1920.

Nacia Asembleo
Konstitucifara Asembleoparlamento • parlamenta ĉambro
Komenco 6-a de februaro 1919 vd
Fino 21-a de majo 1920 vd
Antaŭe Q190734 vd
Lando(j) Vajmara Respubliko vd
vdr

La Asembleo kunvenis la 6-an de februaro 1919 en Weimar en centra Germanio, por eviti la revoluciajn batalojn en la ĉefurbo Berlino. La 31-an de julio la Asembleo akceptis la Vajmaran Konstitucion kun granda plimulto.

En la Asembleo partoprenis, unuafoje en la germana parlamenta historio, ankaŭ 41 virinoj.

Vidu ankaŭ redakti