Tra La Mondo
Tra la Mondo, "Tutmonda Ilustrita Revuo Esperantista" (1905-1908), estis periodaĵo kun "aktualaj, ĝeneralinteresaj, artaj, sportaj, modaj, sciencaj, edukadaj, junulaj ktp. artikoloj, demonstritaj per multaj bonaj bildoj".
De julio 1905 ĝis dec. 1908 en Meudon aperis 4 volumoj kun 196, 212, 192, 96 p. kaj multaj kovrilpaĝoj kaj pli ol 90 bildoj, 29x22 cm. La januara numero de 1908 ekzemple enhavis fruan (partan) tradukon de "La Metamorfozo" de Franz Kafka, faritan de P. Oreŝkof.
La eldonistoj (redaktoro Auguste Capé-Montrosier; presejo: A. J. Witteryck) ĉesigis la eldonon de tiu ĝis tiam plej bela Esperanta gazeto pro „pripensita kaj intencita kontraŭtenado“ de la Esperantistoj kaj la Esperantaj gazetoj. Bibliografio de Internacia Lingvo (BIL, 1929) ne mencias la ĉefkunlaboranton: f-ino Oxenford. (Paul Tarnow).
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Tra la Mondo en Enciklopedio de Esperanto
- Jarkolektoj ciferecigitaj (.pdf) de "Tra La Mondo" en la Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet en Kortrijk
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience