Por aliaj aferoj kun la sama nomo, bonvole vidu la apartagilpaĝonTra la Mondo.
Tra la Mondo, subtitolita Internacia Legolibro estas legolibro kiu konsistas el du volumoj redaktitaj de Paul Bennemann. La unua 96-paĝa parto, por komencantoj, aperis en 1921 en Lepsiko ĉe Ferdinand Hirt & Sohn; ties tria eldono okazis en 1925, la kvara en 1929. La dua parto, por progresintoj, 144-paĝa, aperis en 1922.
„ Lerte redaktita kolekto de proverboj, aforismoj kaj sentencoj, fabloj, fabeloj kaj rakontoj; interesaĵoj el la vivo kaj sciencoj; ŝercaĵoj, amuzaĵoj kaj kantoj kun notoj. ”
„ Tiu dua parto de "Tra la Mondo" plenumas la promesojn dedukteblaj de la kvalitoj de la unua. Ambaŭ volumoj formas krestomation de granda intereso kaj valoro. En la "Paroloj de l' saĝo" troviĝas riĉa kolekto de diroj, pensoj, aforismoj kaj eĉ paradoksoj de famaj antikvaj aŭ nuntempaj geniuloj kaj verkistoj. En "Mondliteraturo" ni havas tre interesaj tradukoj de poetoj Ĉinaj kaj Arabaj, prozaĵoj de Tagore, Amicis kaj aliaj, parton de l' Zamenhofa Hamleto, humoraj kaj kortuŝaj rakontoj. Por vesperaj horoj havas nombron da anekdotoj historiaj aŭ ŝercaj, problemoj kaj enigmoj. Unu kvarvoĉa koruso kaj en aldono tri belaj muzikaj komponaĵoj. Tia ampleksa verko estis tre zorge preparita, en ĉiu serioza Esperantista libraro "Tra la Mondo" trovas indan lokon flanke de la Fundamenta Krestomatio. ”