Decio latine Caesar C. Messius Quintus Traianus Decius Augustus naskiĝis en 190, 200201 en Budalia apud Sirmium en Panonio estis mortita en junio 251 de Abrito. Estis romia imperiestro de 249 ĝis 251. Decio estis nobelulo el Ilirio kaj membro de senato, kiu igis lin imperiestro.

Decio
Emperor Traianus Decius (Mary Harrsch).jpg
Persona informo
Decius
Naskiĝo 1-an de januaro 201 (0201-01-01)
en Martinci
Morto 1-an de julio 251 (0251-07-01) (50-jara)
en Abritus
Mortis pro hommortigo [#]
Mortis per mortis en batalo [#]
Religio Romia religio [#]
Lingvoj latina [#]
Ŝtataneco Roma regno [#]
Familio
Edz(in)o Herennia Etruscilla [#]
Infanoj Herennius Etruscus • Hostilian • Messia Decia [#]
Profesio
Okupo politikisto [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Aureo de Decio
Sirmium en Panonio

Vojo al imperioRedakti

Patricio, Dacio havis bonan pozicio ĉe imperiestro kaj senato. En 246 imperiestron Filipon li apogis kiel komandanto de Danubio kaj en 249 li kombatis militistan ribelon en Moesia kaj Panonio, tio faris ke siaj soldatoj aklamis lin imperiestro, sed li restis fidela al Filipo. Sed Filipo vidis Decion kiel malamiko kaj faris militon kontraŭ li. Decio venkis la militon kaj iĝis imperiestro.

Milito kontraŭ GotojRedakti

Decio kiel imperiestro militis kontraŭ gotoj, kiuj transiris la riveron Danubion, kaj forigis gotojn el Moesia kaj Tracio. En tiu milito, estis grava la sieĝo de Nikopolis kie Decio mortis kun sia filio Herenio Etrusko. Senato 251 omaĝe deklaris ambaŭ diojn.

Publikaj agojRedakti

Decio persekutis kristanojn kaj devigis la kulton al imperiestro. La Papo Sankta Fabiano mortis kiel martiro dum tiu persekuto.

Vidu ankaŭRedakti