Primasa Baziliko de Sankta Adalberto kaj Ĉieliro de Maria (ankaŭ ĉefkatedralo) estas la plej alta domo en Hungario kaj la plej granda eklezia konstruaĵo de la hungaroj. Ĝi situas sur monteto laŭ la dekstra bordo de Danubo en urbo Esztergom. En la interno estas la unusola hungara restanta renesanca konstruaĵo, nomata kapelo de Bakócz. Malantaŭ la altaro estas la plej granda pentraĵo sur tolo en la mondo (13,5×6,6 m).

Primasa baziliko de Esztergom
malgranda bazilikokatedralo [+]
Koordinatoj47° 47′ 56″ N, 18° 44′ 11″ O (mapo)47.79888888888918.736388888889Koordinatoj: 47° 47′ 56″ N, 18° 44′ 11″ O (mapo)

ArkitektoJános Packh

Estiĝo1001

Primasa baziliko de Esztergom (Hungario)
Primasa baziliko de Esztergom (Hungario)
DEC
Primasa baziliko de Esztergom
Primasa baziliko de Esztergom
Lokigo de Hungario en mondo

Map
Primasa baziliko de Esztergom

Vikimedia Komunejo:  Esztergom Cathedral [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Baziliko de Esztergom, antaŭe la Danubo
Ĉefenireja vido al baziliko de Esztergom

Bazaj informoj redakti

  • supermara alteco: 157 m
  • larĝo: 49 m
  • longo: 118 m
  • kupolo: diametro 34 m kun 24 kolonoj kaj 12 fenestroj
  • interna alto sub la kupolo: 71 m (de la subpreĝejo ĝis la pinto 100 m)
  • kruco (sur la kupolo): 7 m
  • altoj de la kolonoj por timpanono: 22 m
  • vasto de la muro: 17 m (la plej vasta en Mez-Eŭropo)

Historio redakti

La unua preĝejo konstruiĝis jam dum regado de Sankta Stefano la 1-a (Hungario), kiu bruldetruiĝis en 1180. Baldaŭe ĝi renoviĝis, sed la turkoj okupis ĝin en 1543. Ili uzis ĝin moskeo. En 1594 pro sieĝo (ja la fortikaĵo troviĝis apude) la preĝejo eksplodiĝis, tamen la pli supre menciita kapelo Bakócz (konstruita en 1511) ne difektiĝis. Nova baroka preĝejo konstruiĝis en 1770.

La nuna baziliko en la 19-a jarcento konstruiĝis en klasikisma stilo por esti la hungara Sion. La arkitekto estis József Hild. Oni uzis ŝtonojn, marmorojn kaj kuprojn (ĉi lastan por la kupolo). En 1831 la subpreĝejo pretiĝis imitanta la praegiptan stilon. Oni metis la supran krucon sur la kupolon en 1846. Ekfunkcio de la baziliko okazis en 1856. Dum la inaŭguro Franz Liszt prezentis novan muzikaĵon.

La konsekrinto estis János Scitovszky. Parto de la baziliko funkcias, kiel muzeo kaj estas ankaŭ elvidejo.

Kapelo redakti

Dum konstruado de la preĝejego la menciita Bakócz-kapelo estis malkonstruita laŭ ŝtonoj kaj poste rekonstruita laŭeble en origana stato en la bazilikon. La ĉefarkitekto estis János Packh. La kapelo estas pilgrimloko.

 
Aerfoto pri Esztergom, antaŭe estas la fortikaĵo, malantaŭe la baziliko, la urbo kaj Danubo ĉirkaŭbrakumas ilin

Eksteraj ligiloj redakti