János Packh [jAnoŝ pak], laŭ hungarlingve kutima nomordo Packh János estis hungara arkitekto. Lia familia nomvarianto estis Pákh, lia hungariga persona nomo estis Keresztély [kerestEj].

János Packh
Persona informo
Naskonomo Johann Baptist Packh
Naskiĝo la  7-an de majo 1796(nun 1796-05-07)
en Hungario Kismarton (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto 9-an de oktobro 1839 (1839-10-09)
en Esztergom
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Pál Oszkár Esterházy
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

János Packh [1] naskiĝis la 7-an de majo 1796 en Kismarton (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Eisenstadt en Aŭstrio), li mortis la 9-an de oktobro 1839 en Esztergom.

Biografio redakti

János Packh apartenis al la germana (aŭ aŭstra) minoritato de la lando. Li studis en la lernojaro 1811 en Akademio de Belartoj de Vieno, poste li estis arkitekta desegnisto en Pest (urbo). En 1821 li translokiĝis al Esztergom, kie li aliĝis al la arkitekta teamo, kiu konstruis la Primasan Bazilikon. Pro liaj lertaj arkitektaj solvoj li estis levita al vicarkitekto de la plena konstruaĵo. Tiutempe li edziĝis, baldaŭ 3 infanoj naskiĝis. En 1824 li estis nomumita ĉefarkitekto. Ekde 1829 estis li la unua en Hungarlando, kiu profitis la kavajn brikojn. Inter 1831-1839 la konstruado ĉesis pro morto de la primaso, sed li laboris plu en aliaj ekleziaj konstruaĵoj. En 1838 post la inundo li partoprenis en la rekonstruoj. Li tragike mortis: hejme rabisto murdis lin. Li havas tombon en kripto de la Primasa Baziliko.

Elektitaj arkitektaĵoj redakti

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Neuerfundene feuerfeste und wasserdichte Spardächer (1830)
  • Neue Bauart mit hohlen Quader-Ziegeln (1831)
  • Neue merkantilische Finanz- und Rentenkalkül (1843)

Fontoj redakti