Jenő Kerényi
Jenő KERÉNYI [kerenji], hungare Kerényi Jenő estis hungara skulptisto.
Jenő Kerényi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de novembro 1908 en Budapeŝto |
Morto | 10-an de julio 1975 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 25-1-75 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (–1937) |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Jenő Kerényi naskiĝis la 20-an de novembro 1908 en Budapeŝto. Li mortis la 10-an de julio 1975 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiJenő Kerényi frekventis Belartan Ĉeflernejon en Budapeŝto inter 1931-1938, kie li lernis precipe de Jenő Bory. Li ricevis stipendion kaj li studvojaĝis al Italio en 1938. La etruska arto, Auguste Rodin, Antoine Bourdelle kaj Aristide Maillol efikis lin. Hejmenveninta li verkadis en Szolnok, Szentendre kaj Budapeŝto. Li ricevis premion Kossuth en 1955, inter 1950-1966 ankaŭ aliajn premiojn.
Verkaro (elekto)
redakti- etplastikoj (parte troveblaj en Hungara Nacia Galerio), ekzemple Táncosnő (Dancistino) 1938; Szent család (Sankta familio) 1939; Johano Baptisto 1957
- monumentoj, skulptaĵoj, ekzemple Hősi emlékmű (Monumento heroa) 1940 en tiama Léva en Hungario, nuntempa Levice en Slovakio); Ostapenko 1951 en Budapeŝto, nun en Memento Parko (menciindas, ke la publiko nomas la originan lokon ankaŭ nun Ostapenko); Munkásmozgalmi emlékmű (Laboristmovada monumento) 1964 enNagykanizsa; Kezek (Manoj) en Miskolc