Tibor Pólya
Tibor Pólya [pOja], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pólya Tibor estis hungara pentristo, grafikisto, karikaturisto, membro de Societo Szinyei Merse Pál. Lia frato estis Iván Pólya.
Tibor Pólya | |
---|---|
Tibor Pólya | |
Persona informo | |
Naskonomo | Pólya Tibor |
Naskiĝo | 25-an de aprilo 1886 en Szolnok |
Morto | 29-an de novembro 1937 (51-jaraĝa) en Szolnok |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | Iván Pólya |
Infano | Catherine de Károlyi |
Okupo | |
Okupo | pentristo • grafikisto |
Tibor Pólya [1] naskiĝis la 25-an de aprilo 1886 en Szolnok, li mortis la 29-an de novembro 1937 en Szolnok.
Biografio redakti
Tibor Pólya frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste Reĝan Industriartan Lernejon en Budapeŝto, kie Sándor Papp aprezis lin maltalenta, tial li estis forigita. Pólya daŭris la lernadon en Reĝa Modela Desegna Lernejo, lia plej grava instruisto estis Tivadar Zemplényi. Somere li lernis en Szolnok de Adolf Fényes, fine li lernis en Munkeno. Liaj karikaturoj aperis en germanaj gazetoj. Hejmenveninta li apartenis al Artistkolonio (Szolnok), poste inter 1912 kaj 1919 al Artistkolonio (Kecskemét). En tiu periodo li pasis tempojn en Parizo, sed pro la 1-a mondmilito li devis hejmenveni. Li ne nur pentradis, sed ankaŭ kreis afiŝojn, akvafortojn, karikaturojn, libroilustraĵojn. Ili aperis ekzemple en Nyugat, Vasárnapi Újság. En 1925 kaj 1928 li estis en Usono. En la 1930-aj jaroj li estis unu el la gvidantoj de Artistkolonio en Szolnok.
Elektitaj ekspozicioj redakti
- Budapeŝto (1917-1924, 1929)
- Budapeŝto (1938, postmorta)
Elektitaj pentraĵoj kaj similaj laboroj redakti
- Sztrájk (1906)
- Kertrészlet (sen eldonjaro)
- Táncos (sen eldonjaro)
- Kubikusok (1930) (grafika)
- Orfeusz és Euridiké (sen eldonjaro)
- Táncos
- Életkép
- Színházi előadás
- Körmenet
Memorigiloj redakti
- strato en Szolnok
Fontoj redakti
Kelkaj pentraĵoj de Pólya redakti
-
Strato en Szolnok
-
Ĉefstrato de Szolnok
-
Sidanta nuda virino
-
Provinca domo en sunlumo
-
Parko
-
In vino veritas
Kelkaj portretoj de Pólya redakti
-
Memportreto 1937
-
Frederick Banting (1925)
Kelkaj grafikaĵoj de Pólya redakti
-
Striko
-
afiŝo
-
afiŝo