Gyula Benczúr
Gyula BENCZÚR [djula bencUr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Benczúr Gyula estis eminenta hungara pentristo. Lia frato estis Béla Benczúr, liaj gefiloj estis Ida Benczúr, Olga Benczúr kaj Gyula Benczúr (kuracisto), lia nepino estis Éva Vastagh, lia nepo estis László Vastagh.
Gyula Benczúr | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de januaro 1844 en Nyíregyháza |
Morto | 16-an de julio 1920 (76-jaraĝa) en Benczúrfalva |
Lingvoj | germana • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Akademio de Belartoj Munkeno (1861–1865) |
Familio | |
Frat(in)o | Béla Benczúr |
Edz(in)o | Caroline Max (en) |
Infanoj | Olga Benczúr, Ida Benczúr, Gyula Benczúr (1879 - 1961) |
Okupo | |
Okupo | pentristo grafikartisto desegnisto universitata instruisto artisto |
Vivo
redaktiLi naskiĝis en Nyíregyháza en la 28-an de januaro 1844, li mortis en Dolány (nuna urboparto de Szécsény), en la 16-a de julio 1920. Lia patrino estis pentristo, la patro estis kuracisto, lia filo estis Gyula Benczúr (kuracisto). Li frekventis mezlernejon kaj ankaŭ privatan artan lernejon pri pentroarto en Kassa (lia instruisto estis Béla Klimkovics), poste en Munkeno ekde 1865. Poste li rondvojaĝis en Italio kaj en Francio, fine li instruis en akademio de Munkeno. Hejmeniranta li fondis lernejon por pentristoj.
Liaj pli gravaj pentraĵoj
redaktiBenczúr ŝatis la historiajn temojn. Aparte menciindaj:
- Memportreto en 1861 (vidu la bildon!)
- Aresto de Francisko Rákóczi la 2-a
- Adiaŭo de Ladislao Hunyadi en 1866 (la unua vera sukceso)
- Baptiĝo de Vajk en 1875
- Reokupo de Buda en 1896
- Petőfi de 1909
Liaj elektitaj portretoj
redakti-
Kálmán Mikszáth (1910)
-
Patrino de Benczúr
-
Patro de Benczúr
-
Eleganta damo
-
Junulino kun rozoj
Elektitaj disĉiploj
redakti- Ede Balló
- Miksa Bruck
- Rezső Burghardt
- Andor Dudits
- Ferenc Eisenhut
- Gyula Glatter
- Elemér Halász-Hradil
- László Hegedűs (pentristo)
- Adolf Fényes
- Pál Jávor (pentristo)
- Bertalan Karlovszky
- László Kimnach
- Ottó Koroknyai
- József Koszta
- György Krivátsy Szűts
- Gusztáv Magyar-Mannheimer
- Celesztin Pállya
- Henrik Pap
- János Pentelei Molnár
- Gergely Pörge
- Kornél Spányik
- Gyula Stetka
- Ernő Stepanek
- Manó Vesztróczy
Memorigiloj
redakti- strato kaj memortabulo en Budapeŝto
- Societo Benczúr
- skulptaĵo en Nyíregyháza
Fontoj
redakti- Hungara Vikipedio