Malfermi la ĉefan menuon

Gyula Benczúr [djula bencUr], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Benczúr Gyula estis hungara kuracisto, kuracisto pri internaj malsanoj, balneologo, reŭmatologo, profesoro. Lia patro estis elstara pentristo Gyula Benczúr, liaj fratinoj estis Olga Benczúr kaj Ida Benczúr.

Gyula Benczúr pentrita de Gyula Éder

Gyula Benczúr [1] naskiĝis la 31-an de marto 1879 en Munkeno. Li mortis la 23-an de junio 1961 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

Gyula Benczúr akiris kuracistan diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1904. En 1910 li studvojaĝis al Germanio kaj Francio. Li laboris en kliniko en Budapeŝto. En 1916 li estis nomumita privata profesoro, poste eksterordinara profesoro. En 1918 li fondis hospitalon pri pulmomalsanuloj. Inter 1919 kaj 1934 li estis ĉefkuracisto en kuracbanejo.

Elektitaj publikaĵojRedakti

  • Hydro- és thermotherápia (1914) - studenta lernolibro
  • Gyakorlati balneológia és klimatológia. Különös tekintettel a hazai viszonyokra. (1939)

FontojRedakti