Kornél Spányik
Kornél Spányik [ŝpAnjik], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Spányik Kornél estis hungara pentristo.
Kornél Spányik | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 29-an de oktobro 1858 en ![]() |
Morto | la 22-an de februaro 1943 en ![]() |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | Adalbert Spányik von Dömeháza |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Kornél Spányik [1] naskiĝis la 29-an de oktobro 1858 en Preßburg (konata ankaŭ Pozsony, Hungara reĝlando, nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis la 22-an de februaro 1943 en Budapeŝto (Hungara reĝlando).
BiografioRedakti
Kornél Spányik estis filo de advokato. Li frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li studis en Akademio de Belartoj de Vieno (1876-1880), similaj akademioj en Stutgarto kaj Munkeno. En la lasta urbo liaj majstroj estis Sándor Liezen-Mayer kaj Gyula Benczúr. Post siaj studoj li pentradis foje en Vieno, foje Pozsony, foje Budapeŝto, sed ekde 1919 nur en Budapeŝto. Li ŝatis pentradi ĝenrojn kaj portretojn. Liaj pentraĵoj ricevis arĝentan medalon en Pécs, en Budapeŝto kaj Parizo po unu bronzajn medalojn, ktp.
EkspoziciojRedakti
- Arthalo Budapeŝto (ekde 1880)
- Pozsony (1887)
Elektitaj pentraĵojRedakti
- Kuŝanta nudulino (1889)
- Fratoj (1890)
- Szidi Rákosi (1897)
- Bovinoj 1901)
- Mielsemajna ŝipado (1911)
- Ripozanta kavaliro (1919)
- Alegoria sceno (1932)
FontojRedakti
- hungarlingva biografio kun bildoj
- germanlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la meza parto)
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-08-07. Alirita 2018-08-07.