Sándor Liezen-Mayer

Sándor Liezen-Mayer, laŭ hungarlingve kutima nomordo Liezen-Mayer Sándor, germane Alexander von Liezen-Mayer estis hungara-germana pentristo, ilustristo.

Pentraĵo de Sándor Liezen-Mayer: Rákóczi Rodostóban
Memportreto de Sándor Liezen-Mayer
Sándor Liezen-Mayer

Sándor Liezen-Mayer [1] naskiĝis la 24-an de januaro 1839 en Hungara reĝlando en Győr, li mortis la 19-an de februaro 1898 en Bavario en Munkeno.

Biografio redakti

Sándor Liezen-Mayer frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li lernis pentroarton en Vieno kaj Munkeno. En la lasta urbo en 1862 li jam pentris signifan pentraĵon, post 3 jaroj li gajnis en pentrista konkurso. Tiutempe li pentradis historiajn bildojn kaj portretojn, li iĝis ŝatata pentristo en Bavario. En 1872 li edziĝis. Baldaŭ li ricevis altan postenon en artista akademio de Düsseldorf. En 1882 li revenis por instrui al akademio de Munkeno, li instruis ekzemple Gusztáv Kelety.

Ekspozicio redakti

Elektita disĉiplo redakti

Memorigiloj redakti

  • promenejo en Budapeŝto
  • strato en Győr

Fontoj redakti