László Vastagh
László Vastagh [lAslO vaŝtag], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Vastagh László estis hungara skulptisto, medalisto, restaŭristo. Lia nobela antaŭnomo estis alsó-torjai [alŝOtorjai], lia patro estis György Vastagh, lia patrino estis Olga Benczúr, lia fratino estis Éva Vastagh, liaj avoj estis György Vastagh (pentristo) kaj Gyula Benczúr, fine apartenis al la pli fora familio Géza Vastagh, Ida Benczúr kaj Gyula Benczúr (kuracisto).
László Vastagh | |
---|---|
![]() László Vastagh | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de majo 1902 en Budapeŝto |
Morto | 18-an de januaro 1972 (69-jara) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Familio | |
Patro | György Vastagh |
Patrino | Olga Benczúr |
Frat(in)o | Éva Vastagh |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
László Vastagh [1] naskiĝis la 25-an de majo 1902 en Budapeŝto, li mortis la 18-an de januaro 1972 en Budapeŝto.

BiografioRedakti
László Vastagh frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis medicinon en Reĝa Universitato de Budapeŝto, iom poste agrikulturon en Georgikon, sed nature li lernis skulptadon en la familio. Li kreis skulptaĵojn ekde 1925, en la sekva jaro li jam ekspoziciis. Li studvojaĝis en Germanio, Italio kaj Francio. En 1931 li kreis bestoskulptaĵojn en Kairo. Dum la socialismo li restis iom en ombro, ja li estis nek laboristo, nek kamparano, tial ekde 1950 li estis restaŭristo.
EkspoziciojRedakti
- Budapeŝto (1926, 1934)
Elektitaj skulptaĵojRedakti
Elektitaj medalojRedakti
Elektitaj tombomonumentojRedakti
Elektitaj reliefojRedakti
- Ernő Emil Moravcsik (1928)
- Károly Laufenauer (1928)
- Gyula Benczúr (1943)