Ernő Emil Moravcsik

Ernő Emil Moravcsik [moravĉik], laŭ hungarlingve kutima nomordo Moravcsik Ernő Emil estis hungara kuracisto, psikiatro, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1924). Lia frato estis Géza Moravcsik.

Ernő Emil Moravcsik
Persona informo
Naskiĝo 16-an de marto 1858 (1858-03-16)
en Bér
Morto 9-an de oktobro 1924 (1924-10-09) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Patro Mihály Moravcsik
Frat(in)o Géza Moravcsik
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Ernő Emil Moravcsik [1] naskiĝis la 16-an de marto 1858 en Bér. Li mortis la 9-an de oktobro 1924 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ernő Emil Moravcsik ricevis diplomon en universitato en Budapeŝto en 1885, poste li eklaboris en medikamenta instituto. Post 2 jaroj li ekinstruis en la universitato kiel privata profesoro. Li estis elektita rektoro en 1921. Li instruis ĝismorte. Li okupiĝis precipe pri cerbaj malsanoj.

Verkaro (elekto) redakti

  • Casuisticus adatok a törvényszéki lélektanhoz (1885)
  • Az elmekórtan haladása (1895)
  • Künstlich hervorgerufene Halluzinationen (1906)
  • La question de la détention des personnes à responsabilité restreinte et des ivrognes invétérés (1906)
  • Elmekór- és gyógytan (1912)

Fontoj redakti