György Lippay

2 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 17 jul. 2022.

Grafo György Lippay [djordi lipai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lippay György estis hungara pastro, kemiisto, primaso, ĉefepiskopo, episkopo, kanceliero. Lia nobela antaŭnomo estis zombori. Lia frato estis János Lippay.

György Lippay
Persona informo
Naskiĝo 9-an de oktobro 1600 (1600-10-09)
en Bratislavo
Morto 30-an de januaro 1666 (1666-01-30) (65-jaraĝa)
en Trnava
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Graz
Jezuita Universitato de Nagyszombat Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o János Lippay Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo katolika episkopo (1633–)
kemiisto
alkemiisto
katolika sacerdoto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Blazono de György Lippay

György Lippay [1] naskiĝis la 9-an de oktobro 1600 en Hungara reĝlando en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 30-an de januaro 1666 en Nagyszombat (nuntempa Trnava en Slovakio).

Biografio

redakti

György Lippay lernis en Vieno, Graz kaj Romo. Komence li ricevis ekleziajn taskojn en Vieno, Li hejmenvenis en 1625 kaj lia unua posteno estis kanoniko en Esztergom. Post 2 jaroj li iĝis ĉefdekano, baldaŭe preposto. Li okupis la episkopajn seĝojn en 1631 en Veszprém (urbo), en 1633 en Pécs, en 1637 en Eger. Li wstis elektita kanceliero en 1635. Li fondis juran fakultaton en universitato en Nagyszombat, Li atingis la rangojn ĉefepiskopo kaj primaso en Esztergom en 1642. Li fondis porpastran tutlandan lernejon en 1649. Li firme apogis la Habsburgojn kaj la katolikismon, laŭeble li forigis la kalvinanajn kaj luteranajn pastrojn. Tamen depost 1664 pro fiaska politiko de la Habsburgoj li aliĝis al hungara komploto. Li okupiĝis ankaŭ pri kemio kaj ĝardenkulturo.

Elektitaj publikaĵoj

redakti
  • Theatrvm Philosophi. Qvod In Alma Vniversitate Graecense, pro Doctoratus in Philosophia gradu consequendo, Anno M.DC.XXI. 1621)
  • S. Ladislaus Rex Vulgo Pius dictus In Antiquissima & Celeberrima Vniversitate Divus Tutelaris, Panegyrica Oratione Celebratus ... (1653)
  • De dignitate et puritate sacerdotum (1741-42)
  • Pázmány, Lippay és Eszterházy levelezése I. Rákóczy Györgygyel (1881-82) - kolektitaj leteroj

Fontoj

redakti