János Lippay [jAnoŝ lipai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lippay János estis hungara pastro, monaĥo, profesoro, botanikisto. Lia nobela antaŭnomo estis zombori, lia familia nomformo estis Lippai. Lia frato estis György Lippay.

János Lippay [1] naskiĝis la 1-an de novembro 1606 en Hungara reĝlando en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 12-an de junio 1666 en Trencsén (nuntempa Trenčín en Slovakio).

Biografio redakti

János Lippay lernis en sia naskiĝurbo kaj Vieno. En Leoben li aliĝis al la jezuitoj en 1624. Li studis filozofion en Graz inter 1626 kaj 1628, poste li instruis gramatikon en Győr kaj Nagyszombat. Inter 1632 kaj 1635 li lernis teologion, en Graz li pastriĝis en 1635, li monaĥiĝis en 1643. Inter 1638 kaj 1641 li estis rektoro en kolegio de Győr, poste li instruis en Vieno. Li estis rektoro en Jezuita Universitato de Nagyszombat inter 1644 kaj 1646 [2], poste en aliaj urboj li havis signifajn edukajn postenojn. En la lasta vivperiodo li vivis en la ĉefepiskopa kortumo en sia naskiĝurbo. Tie li ekvidis la renesancan ĝardenon, pri kio li verkis libroserion.

Elektitaj publikaĵoj redakti

La volumoj A Posoni kert (=La Posona ĝardeno) estas priskribo de la ĉefepiskopa ĝardeno, la unua hungarlingva faklibro pri la ĝardenkulturo. Ĝi aperis lastfoje en 2006.

  • Virágos kert (Flora ĝardeno), (1664)
  • Veteményes kert (Horta ĝardeno), (1664)
  • Gyümölcsös kert (Frukta ĝardeno), (1667, 1753)

Aliaj verkoj:

  • Calendarium Oeconomicum Perpetuum, Az az Esztergomi Érsek Urunk… (1662, 1674, 1751)
  • De institionibuset seminatione (1663)
  • De fonctibus diversissimis producendus (1666)

Fontoj redakti