Imre Lósy
Imre LOSY [lOŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lósy Imre estis hungara pastro, primaso, ĉefepiskopo, episkopo, abato. Lia familia nomo aperis ankaŭ en formoj Loosy kaj Lósi.
Imre Lósy [1] naskiĝis en la 1580-aj jaroj en Nagylós. Li mortis la 7-an de novembro 1642 en Nagyszombat (nuntempa Trnava en Slovakio).
Biografio
redaktiImre Lósy devenis el kalvinana familio, sed li frue prenis la katolikan religion. Li komence lernis en Vieno, poste en Romo. En 1604 li pastriĝis kaj post 2 jaroj li hejmenvenis kaj li estis kanoniko aŭ ĉefdekano en diversaj urboj de Supra Hungarujo. Baldaŭe li ricevis la postenojn aŭ ekleziajn rangojn:
- vikario en 1622
- abato en Tapolca en 1623
- preposto en 1624
- episkopo en Várad en 1625
- vickanceliero en 1628
- episkopo en Eger en 1634
- ĉefepiskopo kaj primaso en Esztergom en 1637.
En 1642 li fondis novan lernejon por pastroj, krome li fondis monaĥejon. Li kun permeso vizitis tiujn regionojn, kiujn la Turka Imperio okupis de Hungara reĝlando.