Tapolca
Tapolca estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Tapolca, kies centro ĝi estas.
Tapolca | |||||
---|---|---|---|---|---|
Rigardo al malgranda lageto proksima al la urbocentro [+]
| |||||
Hungaria urbo (1966–) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 8300 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 14 206 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 224 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 46° 53′ N, 17° 26′ O (mapo)46.88277777777817.441111111111Koordinatoj: 46° 53′ N, 17° 26′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 63,48 km² (6 348 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Tapolca [+] | |||||
Bazaj informoj
redakti- Areo: 63,48 km²
- Loĝantaro: 17700[kiam?]
- Poŝtkodo: 8300
- Telefonprefikso: 87
Situo
redaktiTapolca situas en valo inter montoj Bakony (bakonj), Keszthely (kesthej) kaj Sankta Georgo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Budapeŝto-Balatonfüred-Keszthely. La lasta urbo estas proksime.
Historio
redaktiLa urbo estis loĝata jam dum la neolitiko kaj ferepoko, poste alvenis romianoj kaj hunoj. La unua skriba mencio devenis el 1184. Antaŭ la turkoj la urbeto havis la rangon grandvilaĝo kaj estis bienocentro de la eklezio. En 1554 la turkoj okupis la urbeton. En 1891 ekfunkciis la fervojo, dume la komunumo iĝis distriktejo. En 1863 kaj en 1908 incendioj okazis. En 1943 la judoj estis deportitaj. Tapolca urbiĝis en 1966 kaj iĝis ĉefurbo de la baŭksito. Tiutempe konstruiĝis ipsilonoformaj domoj por la ministoj. La minado faris seka la lagogroton, sed post ĉeso de la minado en la groto denove troviĝas akvo.
En 1977 apuda vilaĝo Diszel aliĝis al Tapolca.
Vidindaĵoj
redakti- Mueleja lago (Tapolca)
- lagokaverno, kiu estas vizitebla per boato
- hospitalogroto apartenanta al la malsanulejo kaj kuracloko pulmomalsanuloj
- Preĝejo de Ĉieliro de Maria (Tapolca)
- Protestanta preĝejo (Tapolca) (komuna kalvinana-luterana) el 1935
- Preĝejo Marteno de Tours (Tapolca)
Famuloj
redakti- en Tapolca naskiĝis:
- agronomo Ferenc Malatinszky
- aktoro Paula Bacsányi
- baletisto Edit Rujsz
- László Varga (episkopo)
- geologo Pál Sümegi
- Zoltán Nagy (grafikisto)
- hidrologo Sámuel Hajós
- inĝeniero Gyula Keszler
- kemiisto Emil Felletár
- kuracisto László Götz
- ministro Tibor Czibere
- moderna pentatlonisto Sarolta Kovács
- poeto János Batsányi
- skermistoj Gergely Siklósi kaj Gyöngyi Szalay
- en Tapolca mortis:
- ceramikisto Lívia Gorka
- martekĵetisto József Csermák
- ornitologo Titusz Csörgey