Distrikto Tapolca
distrikto en Hungario
La Distrikto Tapolca (hungare Tapolcai járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém. Ĝi situas ĉe montaro Bakony laŭ norda bordo de Balatono en la sudokcidenta parto de la departemento (en la meza parto de Transdanubio).
Distrikto Tapolca | |||
---|---|---|---|
Distrikto | |||
distrikto de Hungario [+] | |||
Lando | Hungario | ||
Regionoj | Meza Transdanubio, Departemento Veszprém | ||
Ĉefurbo | Tapolca | ||
- koordinatoj | 47° N, 18° O (mapo)46.917.5Koordinatoj: 47° N, 18° O (mapo) | ||
Akvokolektejo | 540,3 km² (54 030 ha) [+] | ||
Areo | 540,3 km² (54 030 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 32 176 [+] (1-a de oktobro 2022) | ||
Denseco | 59,55 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | ||
Distrikto Tapolca | |||
La distrikta ĉefurbo estas Tapolca, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ alia urbo kaj grandvilaĝo, la ceteraj 30 komunumoj estas vilaĝoj.
La areo estas 540,30 km², kie loĝas 34 689 homoj. La loĝantoj okupiĝas pri fremdultrafiko, agrikulturoj (kie la vinkulturo estas la plej grava) kaj bredadoj.
Historio
redaktiTiu distrikto funkciis jam inter 1886-1983, sed ĝis 1950 ĝi apartenis al Zala (historia departemento). La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.
Komunumoj
redakti- distrikta ĉefurbo kaj urbo: Tapolca, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Gyulakeszi kaj Raposka
- alia urbo: Badacsonytomaj
- grandvilaĝo: Révfülöp, kiu havas komunan administradon kun vilaĝo Kővágóörs
- vilaĝoj:
- Kővágóörs, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Ábrahámhegy, Balatonhenye, Balatonrendes, Kékkút, Köveskál, Mindszentkálla, Salföld kaj Szentbékkálla
- Lesenceistvánd, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Uzsa kaj Zalahaláp
- Lesencetomaj, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Balatonederics, Lesencefalu kaj Nemesvita
- Monostorapáti, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Hegyesd, Kapolcs, Sáska, Taliándörögd kaj Vigántpetend
- Szigliget, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Badacsonytördemic, Hegymagas, Káptalantóti, Kisapáti kaj Nemesgulács
Fontoj
redakti- la datenoj venis el la Hungara Vikipedio