Vigántpetend
Vigántpetend [vigAntpetend] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Tapolca.


Bazaj informoj
redakti- Areo: 11 km²
- Loĝantaro: 220
- Poŝtkodo: 8294
- Telefonprefikso: 87
Situo
redaktiVigántpetend situas en iama kratero, nun baseno Káli, laŭ traira flankovojo.
Historio
redaktiEn la frua historio formiĝis 2 vilaĝoj Vigánt kaj Petend. Ili unuiĝis en 1938.
Vilaĝservoj estas akvodukto, gasodukto, telefona reto, migra poŝto.
Vigánt
redaktiLa unua mencio devenis el 1236. La kampoj apartenis al kapitulo de Veszprém (urbo). La vilaĝo disiĝis al komunumoj por nobeloj kaj por kapitulo. La turkoj senhomigis ilin en 1672, ĉirkaŭ en 1750 ĝi refondiĝis.
Petend
redaktiLa unua mencio devenis el 1333. La kampoj apartenis al kapitulo de Veszprém (urbo), poste al diversaj familioj. La turkoj senhomigis la vilaĝon ne tro longe.
Festivalo
redaktiLa vilaĝo nuntempe partoprenas en festivalo Valo de Artoj, kies centro estas Kapolcs. Ĉiujare somere okazas aranĝaĵo pri teatraĵoj, koncertoj, spektakloj ekde 1988. La partoprenantaj komunumoj estas:
Kapolcs | Monostorapáti | Nagyvázsony |
Öcs | Pula | Taliándörögd |
Vigántpetend |