Révfülöp
Révfülöp (rEvfülop) estas grandvilaĝo en Hungario en regiono Norda Transdanubio, en departemento Veszprém (departemento), en subregiono de Tapolca. La nomo signifas pramo-Filipo.


Bazaj informoj redakti
- Areo: 10 km²
- Loĝantaro: 1100
- Poŝtkodo: 8253
- Telefonprefikso: 87
Situo redakti
Révfülöp situas inter montoj (la plej proksima estas monto Filipo, 270 m-ojn alta) kaj norda bordo de Balatono (kontraŭe estas Balatonboglár), laŭ fervojo Tapolca-Budapeŝto, laŭ ĉefvojo Keszthely-Balatonfűzfő.
Historio redakti
Pli frue romianoj vivis tie. La hungaroj havis tie gravan pramon. La unua mencio devenis el 1055. La turkoj faris senhoma la vilaĝon en 1548. La pramo denove ekfunkciis depost 1752, la kampoj apartenis al Kővágóörs. En la 19-a jarcento feriejaj domoj formiĝis, Révfülöp sendepediĝis en 1943. Nuntempe gravas la fremdultrafiko kaj vinkulturo.
Vidindaĵoj redakti
- ruino de preĝejo el la 13-a jarcento
- romkatolika preĝejo omaĝe al Laboristo Sankta Jozefo de 1981, la turo estas 25 m-ojn alta
Famuloj redakti
En Révfülöp mortis pianisto Antal Siposs.