Tibor Czibere [cibere], laŭ hungarlingve kutima nomordo Czibere Tibor estis hungara inĝeniero, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1985).

Tibor Czibere
Persona informo
Naskiĝo 16-an de oktobro 1930 (1930-10-16)
en Tapolca
Morto 24-an de decembro 2023 (2023-12-24) (93-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Miskolc
Okupo
Okupo maŝinkonstrua inĝeniero • lektoropolitikisto
vdr

Tibor Czibere [1] naskiĝis la 16-an de oktobro 1930 en Tapolca kaj mortis la 24-an de decembro 2023.

Biografio redakti

Tibor Czibere frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste universitaton en Miskolc inter 1949-1953. Post siaj studoj li ekinstruis en la universitato. En 1956 li trovis laborlokon en grava fabriko de Budapeŝto, kie li estis esplora inĝeniero. En 1968 li estis nomata universitata profesoro. Post jardeko li iĝis jam rektoro. Inter 1983-1985 li estis deputito parlamenta, post jaroj ministro. Li ricevis premio Kossuth en 1962, poste aliajn premiojn inter 1998-2006.

Verkaro (elekto) redakti

  • Berechnungsverfahren zum Entwurf gerader Flügelgitter mit stark gewölbten Profilschaufeln (1960)
  • A hidrodinamikai rácselmélet két főfeladatának potenciálelméleti megoldása (1965)
  • Calculation of Plane Subsonic Flow of Compressible Fluids (1974)
  • Vezetéses hőátvitel (1998)

Fontoj redakti