Ladislao Hunyadi

Grafo Ladislao HUNYADI [hunjadi], hungare Hunyadi László, (naskiĝis en 1433 en Buda, mortis la 16-an de marto 1457 samloke) estis hungara tronheredonto kaj banuso.

Ladislao Hunyadi
Portrait of László Hunydi 18. c..jpg
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1433
en Buda
Morto 16-an de marto 1457 (1457-03-16)
en Buda
Mortis per senkapigo [#]
Tombo Katedralo de Sankta Mikaelo [#]
Ŝtataneco Hungario [#]
Familio
Dinastio familio Hunyadi [#]
Patro János Hunyadi [#]
Patrino Erzsébet Szilágyi [#]
Gefratoj Matiaso la 1-a [#]
Parencoj Michael Szilágyi [#]
Profesio
Okupo politikisto [#]
Banuso de Kroatio
Dum 1453
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Ladislao Hunyadi
Tombo de Ladislao Hunyadi

BiografioRedakti

Ladislao Hunyadi estis la unua filo de János Hunyadi kaj Elizabeto Szilágyi. Li estis edukita por esti reĝo. En 1453 li ricevis la rangon grafo, poste banuso. Post 3 jaroj lia patro mortis, li tuj estis estis populara gvidanto, kiu jam batalis en diversaj bataloj. Okazis grava kontrasto inter Ladislao Hunyadi kaj Ladislao la 5-a (Hungario). Fideluloj de Hunyadi murdis fidelulon de la reĝo. Poste la reĝo ĵuris por ne tuŝi la Hunyadi-idojn, tamen Ladislao Hunyadi estis senkapigita en Buda. Poste okazis tutlanda bruo. Baldaŭe pli juna frato de Ladislao Hunyadi iĝis la hungara reĝo, kiel Matiaso la 1-a.

RememorojRedakti

Tiu tragika sorto donis temon al hungaraj artistoj. Ferenc Erkel komponis operon en 1844. Sándor Petőfi verkis poemon en 1848. Gyula Benczúr kaj Viktor Madarász pentris pentraĵojn. En 2007 oni metis memortabulon al loko de la senkapigo.

FontojRedakti

 
Reliefo de Ladislao Hunyadi