Lajos Berán [lajoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Berán Lajos estis hungara skulptisto, medalisto, membro de Societo Benczúr.

Lajos Berán
Lajos Berán en 1906
Lajos Berán en 1906
Persona informo
Naskonomo Berán Lajos
Naskiĝo 9-an de junio 1882 (1882-06-09)
en Budapeŝto
Morto 5-an de januaro 1943 (1943-01-05) (60-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo artistoskulptisto • medalisto
vdr
5 pengoj kreita de Berán

Lajos Berán [1] naskiĝis la 9-an de junio 1882 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de januaro 1943 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Lajos Berán studis skulptadon de Ede Telcs en sia naskiĝurbo, poste en Akademio de Belartoj de Vieno. Li ekspoziciis skulptaĵetojn en 1902, sed poste li okupiĝis pri medaloj. En 1932 li estis nomumita arta gvidanto de la tutlanda monfarejo, kie li laboris ĝismorte. Li kreis ankaŭ memortabulojn, bustojn, tombomonumentojn. Liaj medaloj ricevis premiojn en 1906 kaj 1936.

Elektitaj ekspozicioj redakti

  • Budapeŝto (1902, 1923, 1927, 2006)
  • Milano (1906)

Elektitaj medaloj redakti

Elektitaj artaĵoj redakti

  • Hatvani kapu (memortabulo, vidu la bildon!)
  • Postások hősi emléke (Budapeŝto, 1927, reliefo pri heroeco de poŝtistoj, vidu la bildon!)
  • memortabulo pri Ignác Alpár, vidu la bildon!
  • Hősi emlékmű (1928, Békésszentandrás, skulptaĵo)

Fontoj redakti