Dalita budhisma movado

La dalita budhisma movado (konsiderata kiel Navajana, t.e. nova skolo, de iuj Ambedkaranoj)[1] estas movado de budhisma revivigado en Barato ekde la 19-a jarcento. Ĝi ricevis sian plej substancan impeton en 1956 de la voko de B. R. Ambedkar por la konvertiĝo de dalitoj al Budhismo por eskapi socion bazitan sur kasto, kiu konsideris ilin kiel la plej malaltajn en la hierarkio.[2]

Ambedkar rigardis Budhismon kiel manieron fini la baratan kastosistemon. Li konvertiĝis al Budhismo en 1956, tre mallonge antaŭ sia morto, do la movado ne ricevis tujan amasan subtenon de dalitoj. Post lia morto la ideo tamen kreskis dank' al Rajendranath Aherwar, la japandevena Surai Sasai, kaj la brita Sangharakshita. Estis organizitaj amaskonvertoj al Budhismo en diversaj barataj urboj en 1957, 2001, 2006 kaj 2007.

Budhismo hodiaŭ estas la kvina plej granda religio en Barato kaj budhistoj konsistigas ses elcenton da la loĝantaro de Maharaŝtro, kvankam malpli ol unu elcenton da la loĝantaro de Barato.

Referencoj redakti

  1. Omvedt, Gail. Buddhism in India : Challenging Brahmanism and Caste. 3-a eldono. Londono/Nova Delhio/Thousand Oaks: Sage, 2003. paĝoj: 2, 3–7, 8, 14–15, 19, 240, 266, 271
  2. Thomas Pantham; Vrajendra Raj Mehta kaj Vrajendra Raj Mehta. (2006) Political Ideas in Modern India: thematic explorations. ISBN 0-7619-3420-0.