Nacia Memortago pri "Anatemitaj Soldatoj"

Nacia Memortago pri "Anatemitaj Soldatoj" - pola ŝtata festo celebrata ĉiujare la 1-an de marto de 2011, dediĉita al la memoro de "Anatemitaj Soldatoj" - al la soldatoj de kontraŭkomunisma kaj sendependiga subtera movado. La festo - starigita leĝe la 3-an de februaro 2011 - estas labortaga.

La oficialaj solenaĵoj okaze de la Nacia Memortago pri "Anatemitaj Soldatoj"
La brusto de Adam Lazarowicz kadre de la monumento de la Anatemitaj Soldatoj en Rzeszów
Łukasz Ciepliński, murdita la 1-an de marto 1951 en komunista malliberejo en Mokotów, kvartalo de Varsovio) – subkolonelo de infanterio de Pola Soldataro, soldato de konspira Organizacja Orła Białego (Organizo de Blanka Aglo), ZWZ-AK (Asocio de Armita Batalado - Pola Enlanda Armeo), NIE (NE) kaj DSZ (Delegitaro de Armitaj Fortoj por la Lando), prezidanto de la 4-a Komandejo de la Asocio Wolność i Niezawisłość (Libero kaj Sendependo).
Witold Pilecki, 1939 (murdita la 25-an de majo 1948 en Varsovio) - kavaleria kapitano de Pola Armeo, kunorganizanto de Sekreta Pola Armeo, soldato de Enlanda Armeo, malliberigito kaj organizanto de la rezista movado en la koncentrejo Aŭŝvico
Generalo August Emil Fieldorf, pseŭdonomno Nil
Zygmunt Szendzielarz, pseŭdonomo "Łupaszka", murdita la 8-an de februaro 1951 en varsovia malliberejo – majoro de pola kavalerio kaj de Pola Enlanda Armeo
La monumento de Danuta Siedzikówna (pseŭdonomo "Inka") en Parko de d-ro Henriko Jordan en Krakovo

Historio de la iniciato redakti

En 2001 Pola Parlamento voĉdone agnoskis "meritojn de organizoj kaj sendependigaj grupoj, kiuj post la fino de la Dua Mondmilito ekdecidis malegalan batalon por suvereneco kaj sendependeco de Pollando" tiamaniere omaĝante al mortfalintaj kaj murditaj, kaj al ĉiuj malliberigitaj kaj persekutataj membroj de la organizo Libero kaj Sendependo. Tio estis la unua altranga honorigo de la soldatoj de armita kontraŭkomunisma subtera movado.

Leĝdonan iniciaton pri starigo de nova festo proponis en 2010 la prezidento de Pollando Lech Kaczyński. Post lia subita morto nova prezidento Bronisław Komorowski subtenis la projekton, sed fiksigo de la nova festo prokrastiĝadis. Pri voĉdono de nova leĝo apelaciis decembre 2010 Fondaĵo "Polska się Upomni" (Pollando postulos). Komence de 2011 la Fondaĵo, ekssoldataj organizoj kaj Jan Żaryn subskribis Interkonsenton favore al celebrado de la Tago kaj Jaro de Anatemitaj Soldatoj, kun sia ĉefa celo helpi fiksiĝon de la Memor-Tago de Anatemitaj Soldatoj kiel ŝtatan feston. Rezultojn de la interkonsento oni prezentis dum gazetara konferenco februare 2011.

Dato redakti

Motivigo de la leĝprojekto ne klarigas kial oni elektis la 1-an de marto. La ideon pri la festo celebrota en ĉi tiu dato anoncis Janusz Kurtyka, tiutempa prezidanto de la Instituto pri Nacia Memoro. La saman tagon en 1951 oni ekzekutis sep membrojn de la 4-a Komandejo de la Asocio Libero kaj Sendependo, la lasta kunordiganto de la "Batalo por Libero kaj Sendependo de Pollando kun nova sovetia okupacio". Ili estas: Łukasz Ciepliński, Mieczysław Kawalec, Józef Batory, Adam Lazarowicz, Franciszek Błażej, Karol Chmiel kaj Józef Rzepka. Iniciatintoj de la festo deziris enkonduki ĝin antaŭ la 1-a de marto 2011 por omaĝi la 60-an datrevenon de la murdo de komandantoj de "Libero kaj Sendependo".

Vidu ankaŭ redakti