Mutobskuruloj (pole: Cichociemni) – soldatoj, partizanoj de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento operace paraŝutataj al okupata Pollando dum la Dua Mondmilito por neregula armita luktado kontraŭ la germana okupanto (Wehrmacht kaj specialaj unuoj de SS), organizado kaj instruo de la pola rezista movado.

Mutobskuruloj
specialcelaj fortoj
Komenco 16-a de februaro 1941 vd
Lando(j) Pollando vd
vdr
La 20an de aŭgusto 1942 generalo Władysław Sikorski en la centro de Mutobskuruloj en Audley End (Essex) distingas per la ordeno Virtuti Militari leŭtanton „Kawa”, Michał Fijałka; en la civilaj vestaĵoj staras la Mutobskuruloj kiuj en tiu centro estis pretigitaj por sia misio batali en Pollando (de maldekstro): diplomita kapitano Wincenty Ściegienny „Las”, kapitano Bolesław Kontrym „Żmudzin”, leŭtanto Tadeusz Gaworski „Lawina” kaj leŭtanto Franciszek Rybka „Kula”
La mutobskurulo leŭtenanto Stefan Bałuk, pseŭdonomo „Kubuś” dum la Ribelo de Varsovio
La mutobskurulo Hieronim Dekutowski, 1946
La mutobskurulo Jan Nowak-Jeziorański
La mutobskurulo Leopold Okulicki

Ĝenerala trajto redakti

Al la soldatservo en okupata Pollando volontule anonciĝis 2613 kandidatoj. Instruado okazis laŭ standardoj de SOE (Special Operations Executive) de la britaj taĉmentoj de paraŝutistoj. Kun pozitiva rezulto finis ĝin 606 personoj, por malsuprensalto estis direktitaj 579. Al Pollando trafis 82 flugoj, dum kiuj oni kontrabandis 344 personojn, en tio 316 soldatojn-obskurulojn (en Pollando estis nomataj "birdetoj").

Komence ili forflugis de bazo apud Londono, kaj de 1944 de Brindisi en Italio. Mutobskuruloj plifortigis strukturojn de Pola Enlanda Armeo.

La unua salto Pollanden okazis nokte de la 15-a/16-a de februaro 1941 en Dębowiec (distrikto Cieszyński). La aviada operaco havis kriptonomon "Adolphus". La lasta malsuprenĵeto okazis la 27-an de decembro 1944. Oni realigis ankaŭ du operacojn "Most" (Ponto), dum kiuj aliancanaj aviadiloj alteriĝis en okupata Pollando. Tiamaniere oni kontrabandis 28 civilajn kurierojn (kelkiuj el ili saltis kun mutobskuruloj), kvarpersonan britan militistan mision kaj hungaran radiotelegrafiston.

El 316 mutobskuruloj transportitaj al Pollando 103 pereis (ĉirkaŭ 30%), en tio 9 dum flugo aŭ elsalto, 84 pereis en batalo aŭestis murditaj de gestapo, 10 prenis venenon post aresto, kontraŭ 9 oni postmilite plenumis mortpunon surbaze de verdiktoj dum stalinisma periodo. El inter 91 mutobskuruloj, kiuj partoprenis en la ribelo de Varsovio, 18 pereis batale.

Turnopunkta decido redakti

La 20-an de septembro 1940 generalo Władysław Sikorski, pere de sia filino Zofia Leśniowska, invitis kapitanon Maciej Kalenkiewicz al matenmanĝo. Post interparolo sekvis du decidoj de la Supera Komandanto: pri formigo de la unua pola paraŝutista unuo kaj urĝa pretigo de flugoj al Pollando. Oktobre 1940 komencis laboron novkreita en la Tria Staba Fako de Supera Komandanto kvinpersona speciala fakultato pri studoj kaj instruado de paraŝutista soldataro. Ĝia ĉefo iĝis diplomita subkolonelo Wilhelm Heinrich, oficiro de la antaŭmilita Dua Fako. Krom kapitanoj Górski kaj Kalenkiewicz ektroviĝis tie du oficiroj de aviado subkolonelo Stefan Olszewski kaj kapitano de navigado Lucjan Fijuth, kiu septembre 1939 komandis la 13-an observan skadron. La fako okupiĝis pri la principoj de aviada ligiteco kun Pollando, planoj de varbado kaj instruo de mutobskuruloj kaj kondiĉoj de longdistancaj flugoj Pollanden. Lige al la planoj krei aerdescendan armeon en venonta ĝenerala insurekcio oni prilaboris formigprincipojn de tiaj unuoj. Volontuloj al soldatservo en Pollando, post alveno en instruejon ĵuris kadre de Pola Enlanda Armeo, akceptis pseŭdonomojn kaj de tiu momento iĝis fakte soldatoj de Pola Subtera Ŝtato.

Oktobre 1940 kapitano Kalenkiewicz organizis la unuan paraŝutistan kurson en brita centro Ringway, apud Manĉestro. La dusemajnan instruon finis 12 partoprenantoj, el kiuj ĉiu kvarfoje saltis kun paraŝuto, en tio unufoje nokte.

La Sesa Staba Fako de Supera Komandanto alpaŝis al varbado kaj instruado de mutobskuruloj. Paralele oni komencis kursojn en Supera Milit-Lernejo kaj Lernejo de Spion-Oficiroj en Londono. Parto de la kursaj diplomitoj estus forflugonta al Pollando. En polaj unuoj oni komencis silentan varbadon. Inter alvenantaj volontuloj estis soldatoj de ĉiuj armiloj: sapeistoj, ligitecanoj, aviadilistoj kaj kavaliroj.

Mutobskuruloj redakti

 
Jan Piwnik pseŭdonomo „Ponury”
 
Generalo Stanisław Sosabowski, 1944
 
La monumento de Elżbieta Zawacka en Toruno, malkovrita la 23an de septembro 2014

Memorigo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Interesaĵoj redakti

La 16-an de aŭgusto 1944 el Londono generalo Stanisław Tatar depeŝe informis Ĉefkomandanton Tadeusz Komorowski, ke 50 usonaj aviadiloj atendas nur sovetan konsenton por uzi apudfrontajn aerodromojn, kaj ke britoj decide kontraŭstaris al sendo de polaj paraŝutistaj taĉmentoj helpe al la ribelo de Varsovio.

Post la germana okupado de Pollando la mutobskuruloj sciis, ke Pollando estas nek libera, nek suverena, tial ekbatalis kontraŭ la dua soveta okupado de Pollando. Soveta NKVD kune kun pola Sekureca Ofico murdis 9 el ili, kaj arestis 36, kiujn forveturigis al Sovetunio.

Bibliografio redakti

  • Drogi Cichociemnych (biogramy, relacje osobiste) (Vojoj de Mutobskuruloj (biogramoj, personaj eldiroj)), Bellona, Warszawa 2008, ISBN 978-83-11-11309-1.
  • Grzegorz Korczyński, Polskie oddziały specjalne w II wojnie światowej (Polaj specialaj taĉmentoj en la Dua Mondmilito), Bellona, Warszawa 2006, ISBN 83-11-10280-5.
  • Ian Valentine, Station 43: Audley End House and SOE's Polish Section, The History Press, 2006, p. 224, ISBN 0-7509-4255-X.
  • Hubert Królikowski, Tobie Ojczyzno – Cichociemni (Al vi Patrujo - Mutobskuruloj), Militista Speciala Formiĝo GROM je la nomo de Paraŝutistoj-Mutobskuruloj de Pola Enlanda Armeo 1990-2000, Gdańsk 2001, ISBN 83-909622-3-3.
  • Alfred Paczkowski, Ankieta cichociemnego (Enketo de mutobskurulo), Pax, Warszawa 1987, ISBN 83-211-0769-9.
  • Kacper Śledzinski, Cichociemni. Elita polskiej dywersji (Mutobskuruloj. Elito de la pola flankatako), Znak, Kraków 2012, ISBN 978-83-240-2191-8.
  • Piotr Witkowski, Wpływ doświadczeń armii obcych na powstanie wojska spadochronowego w II Rzeczypospolitej (Influo de la spertoj de fremdaj armeoj por fondo de paraŝuta militistaro en la Dua Pola Respubliko; en: Polskie jednostki powietrznodesantowe na zachodzie (Polaj aerdescendaj unuoj en okcidento), Bellona SA, Warszawa 2009, ISBN 978-83-11-11640-5.
  • Kazimierz Iranek-Osmecki, The Unseen and Silent: Adventures from the Underground Movement, Narrated by Paratroops of the Polish Home Army, Sheed and Ward, 1954.

Eksteraj ligiloj redakti