Julius Jacob von Haynau

Barono Julius (Jacob) von HAYNAU (14-an de oktobro 1786, Kassel, Hessen-Kassel, Germanio14-an de marto 1853, Vieno, Aŭstra Imperio) estis aŭstra generalo, kies militistajn sukcesojn ombris lia fifama krueleco.

Julius Jacob von Haynau


Naskiĝo 14-an de oktobro 1786 (1786-10-14)
en Kaselo
Morto 14-an de marto 1853 (1853-03-14) (66-jaraĝa)
en Vieno
Soldata kariero
Persona informo
Mortokialo kora malsufiĉo
Tombo Graz
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Subskribo Julius Jacob von Haynau
Familio
Patro Vilhelmo la 1-a de Hesio-Kaselo
Patrino Rosa Dorothea Ritter
Frat(in)oj Carl von Haynau • Marie Friederike of Hesse-Kassel
Edz(in)o Theresia Weber von Treuenfels
Infano Clotilde Baronin von Haynau
Okupo
Okupo militistooficiro
vdr

Haynau naskiĝis kiel filo de la landgrafo de Hesio-Kaselo kaj ties amatino. Haynau ekservis en la aŭstra armeo en 1801 kaj batalis en la napoleonaj militoj kaj servis eĉ post la Viena Kongreso (1814–15). Li partoprenis en la 1848–49-aj revolucioj en la itala militiro, kie liajn sukcesojn superis lia kruela subpremo de la ribelo de Brescia. Oni nomumis lin en 1849 al komandanto de la hungaria aŭstra armeo, kie same agadis timige, kruele.

La ekzekuto de la 13 martiroj de Arad estas ligita al lia nomo. Oni maldungis en 1850, poste li traveturis Eŭropon, sed pro lia malbonfamo, homamaso batis lin en 1850 en Londono, poste en 1852 en Bruselo.

Literaturo redakti

  • Karl Schönhals: Biographie des Feldzeugmeisters J. Freiherr von Haynau. (3. Aufl., Graz 1853)
  • Wolfgang von Wurzbach: Josef Kriehuber und die Wiener Gesellschaft seiner Zeit. 2.Bd. Wien 1957