Ĉerokoj

La Ĉerokoj (ĉeroke: ᎠᏂᏴᏫᏯᎢ, latinigite: Aniyvwiyaʔi, aŭ ĉeroke: ᏣᎳᎩ, latinigite: Tsalagi) estas unu el la indiĝenaj popoloj de la Sudorientaj Arbaroj de Usono. Antaŭ la 18a jarcento, ili estis loĝis plejparte en siaj hejmlandoj, en urbetoj laŭ rivervaloj de la nuntempa sudokcidenta Nord-Karolino, sudorienta Tenesio, randoj de okcidenta Sud-Karolino, norda Georgio, kaj nordorienta Alabamo.[6]

Ĉerokoj
ᏣᎳᎩ
ᎠᏂᏴᏫᏯᎢ
Henry Inman - Sequoyah - Google Art Project.jpg
Sequoyah, kreinto de la ĉeroka skribo, pentrita de Henry Inman ĉirkaŭ 1830
Suma populacio

316 049 tribaj membroj
(Orienta Bando: >13 000, Ĉeroka Nacio: 288 749, Uniĝinta Kitova Bando: 14 300)[1]
819 105 asertis ĉerokan geneologion en la censo de 2010[2]

Ŝtatoj kun signifa populacio
Kalifornio: granda etna komunumo 22 124 registritaj tribaj membroj[3]
Nord-Karolino 16 158 (0.2%)[4]
Oklahomo 102 580 (2.7%) – inkluzivas proksiman Arkansason, Kansason, and Misurion[4]
Lingvo(j)
angla lingvo, ĉeroka lingvo
Religio
Kristanismo, (historiaj: Kituva, Socio de Kvar Patrinoj,[5])
Information icon.svg
vdr

La ĉeroka lingvo estas parto de la irokeza lingvaro. En la 19-a jarcento, James Mooney, frua usona etnografo, registris unu voĉan tradicion, kiu priskribis tribon migrintan suden dum antikvaj tempoj de la regionon de la Granda Lagoj, kie aliaj irokezlingvaj popoloj estas baziĝintaj.[7]

Sed antropologo Thomas R. Whyte verkis en 2007, datigante la fendon inter la popoloj pli frua. Li diris, ke la deveno de la prairokeza lingvo estis probable la Apalaĉa regiono, kaj la fendo inter Norda kaj Suda irokezaj lingvoj komenciĝis 4 000 jarojn antaŭe.[8]

Je la 1800aj jaroj, eŭropdevenaj usonaj setlantoj klasifikis la ĉerokojn de la sudorienta usono unu el la "Kvin Civilizaj Triboj" en la regiono. Ili farmis, loĝis en konstantaj vilaĝoj, kaj komencis adopti kelkajn kulturajn kaj teknologiajn praktikojn de la blankulaj setlantoj. Ili ankaŭ kreis sian propran skribon.

Hodiaŭ tri ĉerokaj triboj estas federale agnoskataj: la Unuiĝinta Kituva Bando de Ĉerokaj Indiĝenoj en Oklahomo, la Ĉeroka Nacio en Oklahomo, kaj la Orienta Bando de Ĉerokaj Indiĝenoj en Nord-Karolino.[9]

La Ĉeroka Nacio havas pli ol 300 000 tribanoj, do ĝi estas la plej granda el la 567 federale agnoskataj triboj en Usono.[10] Krome, pluraj grupoj asertas ĉerokan devenon, kaj kelkaj el ĉi tiuj estas ŝtate agnoskataj. Entute oni taksas, ke pli ol 819 000 homoj havas ĉerokan genealogion laŭ la usona censo. La plejparto ne estas enskribiĝintaj membrojn de iu tribo.

El la tri federale agnoskataj ĉerokaj triboj, la Ĉeroka Nacio kaj la Unuiĝinta Kituva Bando havas sidejojn en Tahlequah, Oklahomo, kaj la plejparto de iliaj membroj loĝas en la ŝtato. La Unuiĝinta Kituva Bando estas plejparte posteuloj de "Malnovaj Setlintoj", ankaŭ nomataj Okcidentaj Ĉerokoj: tiuj kiuj migris de la Sudoriento al Arkansaso kaj Oklahomo ĉirkaŭ 1817 antaŭ Indiĝena Forigo. Ili rilatas al la ĉerokoj, kiuj pli poste perforte estis translokitaj tien en la 1830aj jaroj pro la Leĝo de Forigo de Indiĝenoj. La Orienta Bando de Ĉerokaj Indiĝenoj situas sur tero konata kiel la Qualla Limo en okcidenta Nord-Karolino. Ili estas plejparte posteuloj de prapatroj, kiuj rezistis aŭ evitis translokadon, restante en la areo. Ĉar ili rezignis triban membriĝon je tiu tempo, ili fariĝis ŝtataj kaj usonaj civitanoj. En la postaj 1800a jaroj, ili reorganiziĝis kiel federale agnoskata tribo.[11]

NomoRedakti

Ĉeroklingva nomo por ĉerokoj estas Aniyvwiyaʔi (ᎠᏂᏴᏫᏯ), kiu signifas "Ĉefaj Homoj". Tsalagi (ᏣᎳᎩ) estas la ĉeroklingva vorto por la ĉeroka lingvo.[12]

Ekzistas multaj teorioj, kvankam ĉiuj ne pruvitaj, pri la deveno de la angla nomo "Cherokee" (ĉeroki), de kiu venas la (ne-PIVa) Esperanta nomo "ĉeroko". Ĝi eble devenas de alia tribo de la regiono, ekzemple, la ĉoktalingva vorto ĉa-la-ki signifas "homojn kiuj loĝas en la montoj", kaj la ĉoktalingva ĉi-luk-ik-bi, signifas "homojn kiuj loĝas en la kaverna lando".[13] La ĉerokoj ja loĝis laŭ riveroj en montaj areoj.

La plej frua hispana transliterumo de la nomo, de 1755, estis Tchalaquei (prononce: ĉalakej), sed ĝi datiĝas al kontoj rilatitaj al la ekspedicio de Hernando de Soto en la mezaj 1500aj jaroj.[14] Alia teorio estas, ke "ĉeroko" devenas de Malalt-Kriklingva vorto Cvlakke (prononce: ĉa-log-gi), ĉar la Krika popolo ankaŭ estis en ĉi tiu monta regiono.[15]

Frua kulturoRedakti

Multe da tio, kio estas sciita pri antaŭ-1700-aj indiĝenaj amerikaj kulturoj venas de skribaĵoj de hispanaj ekspedicioj. La plej fruaj de la mez-1500-aj jaroj renkontis popolojn de la Misisipa kultura epoko, kiu estis prauloj de triboj kiuj aperis en la sudoriento de nordameriko, ekzemple la ĉerokoj, muskogioj, ĉeraoj, kaj katabaoj. Specife, en 1540-41, hispana ekspedicio gvidita de Hernando de Soto pasis tra hodiaŭa Sud-Karolino, daŭrante en okcidentan Nord-Karolinon kaj al tio, kio estas konsiderata ĉeroka lando. La hispanoj skribis pri popolo Chalaque kiuj loĝis ĉirkaŭ la Rivero Keowee, kie okcidenta Nord-Karolino, Sud-Karolino, kaj nordorienta Georgio kunvenas. La ĉerokoj konsideras ĉi tiun areon parto de siaj hejmlandoj, kiuj ankaŭ etendiĝis en sudorientan Tenesion.[16]

Pli okcidente, la ekspedicio de De Soto vizitis vilaĝojn en hodiaŭa nordokcidenta Georgio, skribante, ke ilin regis tiutempe la ĉefulo Kusa. Oni kredas, ke tiu ĉi ĉefuleco estas praula al la Muskogia Krika popolo, kiu evoluis kiel muskogilingvanoj kun aparta kulturo.[17]

En 1566, la ekspedicio de Juan Pardo veturis de la hodiaŭa Sud-Karolina marbordo al ĝia interna parto, kaj al okcidenta Nord-Karolino kaj sudorienta Tenesio. Li skribis, ke li renkontis ĉeroklingvanojn, kiuj vizitis lin dum li restis ĉe la estrolando Joara (norde de hodiaŭa Morganton, Nord-Karolino). La historia Catawba-oj poste loĝis en ĉi tiu areo de la supra Rivero Catawba. Pardo kaj siaj soldatoj pasigis la vintron ĉe Joara, konstruante Fortikaĵon San Juan tie en 1567.

Lia ekspedicio daŭris en la internon, rimarkante pri vilaĝoj proksimaj al moderna Asheville kaj aliaj lokoj kiuj estas parto de la ĉerokaj hejmlandoj. Laŭ antropologo Charles M. Hudson, la ekspedicio de Pardo ankaŭ rimarkis pri renkontoj kun muskogiparolantaj popoloj ĉe Chiaha en sudorienta moderna Tenesio.

HistorioRedakti

1600aj jaroj: kontakto kun anglojRedakti

En 1657, estis tumulto en Kolonio de Virginio kiam la triboj ReĉahekrianojRikahokanoj, kune kun la Siuaj Manahoakoj kaj Nahisanoj, pasis tra la landlimo kaj setlis proksime al la akvofalo de la Rivero James, proksime al hodiaŭa Richmond, Virginio. La sekvantan jaron, kunigita armeo de angloj kaj Pamunkioj forpelis la novulojn. Oni estas tre debatinta pri la identeco de la Reĉahekrianoj. Historiistoj notis, ke la nomo proksime similas al tiu skribita pri la EriechrononErielhonan, ofte konata kiel la tribo Erio, alia Irokezlingva popolo situinta sude de la Grandaj Lagoj en hodiaŭa norda Pensilvanio.[18] Ĉi tiuj irokezoj estis forpelitaj de la suda marbordo de Eria Lago en 1654 de la potencaj irokezaj Kvin Nacioj, ankaŭ konataj kiel Haudenosaunee, kiuj serĉis estis pliajn ĉasterojn por subteni sian superregadon en la komerco de kastoraj peltoj. La antropologo Martin Smith havis teorion, ke kelkaj restaĵoj de la tribo migris al Virginio post la militoj, poste konatiĝantaj al la angloj en la Kolonio de Karolino kiel Westo. Kelkaj historiistoj kredas, ke ĉi tiu tribo estis ĉeroka.[19]

Virginiaj komercistoj evoluigis malgrandskalan komercsistemon kun la ĉerokoj en Piedmont antaŭ la fino de la 1600aj jaroj. La plej frua Virginia komercisto, kiun oni scias, ke tiu loĝis inter la ĉerokoj, estis Cornelius Dougherty aŭ Dority, en 1690.[20][21]

Antaŭ eligoRedakti

Antaŭ la fina eligo al hodiaŭa Oklahomo, multaj ĉerokoj translokiĝis al hodiaŭa Arkansaso, Misurio, kaj Teksaso.[22] Inter 1775 kaj 1786 la ĉerokoj, kune kun homoj de aliaj nacioj kiel la ĉoktaoj kaj ĉikasaoj, komencis libervole setli laŭ la Rivero Arkansaso kaj la Ruĝa Rivero.[23]

 
Tah-Chee (Dutch), ĉeroka estro, 1837

En 1802, la federala registaro promesis nuligi indianajn rajtojn al teroj volataj de Georgio se Georgio cedas la okcidentajn terenojn kiu poste fariĝis Alabamo kaj Misisipo. Por konvinki la ĉerokojn translokiĝi libervole en 1815, usona registaro establis ĉerokan rezervejon en Arkansaso.[24] La limoj de la rezervejo etendiĝis de la nordo de la Rivero Arkansaso al la suda riverbordo de la Blanka Rivero. Di'wali (The Bowl), Sequoyah, Spring Frog, kaj Tatsi (Dutch) kaj siaj bandoj setlis tie. Ĉi tiuj ĉerokoj konatiĝis kiel "Malnovaj Setlintoj."

Je 1816, la ĉerokoj fine migris tiom norden kiom la parto de Misurio kiu aspektas botkalkanon. Ili loĝis inter la delavaroj kaj ŝonioj de tiu regiono.[25] La ĉeroka loĝantaro en la Teritorio Misurio pliiĝis rapide, de 1000 al 6000 dum la sekvanta jaro (1816–1817), laŭ raportoj de Guberniestro William Clark.[26] Pliiĝintaj konfliktoj kun la Osaĝa Nacio rezultis je la Batalo de Claremore Mound kaj la fina establo de Fortikaĵo Smith inter la ĉeroka kaj orsaĝa komunumoj.[27] En la Traktato de St. Louis (1825), la osaĝoj devis "cedi kaj rezigni al Usono, ĉiun sian rajton, titolon, intereson, kaj aserton, pri terenoj situantaj ene de la Ŝtato de Misurio kaj Teritorio de Arkansaso ..." por doni spacon al la ĉerokoj kaj la Mashcoux, muskogi-krikoj.[28] Ankoraŭ en la vintro de 1838, ĉerokoj kaj krikoj loĝantaj en Misurio kaj Arkansaso petis la Militan Ministrejon eligi la osaĝoj el la regiono.[29]

Grupo de ĉerokaj tradiciistoj gviditaj de Di'wali translokiĝis al hispana Teksaso en 1819. Setlante proksime al Nacogdoches, meksikaj registoj bonvenigis ilin kiel eblajn alianculoj kontraŭ angla-usonaj kolonianoj. teksasaj ĉerokoj estis plejparte neŭtralaj dum la Teksasa Milito de Sendependeco. En 1836, ili subskribis traktaton kun Teksasa Prezidanto Sam Houston, adoptita membro de la ĉeroka tribo. Lia posteulo Mirabeau Lamar sendis milicion por forigi ilin en 1839.

Ĉirkaŭ 1809 Sequoyah komencis krei skriban formon de la ĉeroka lingvo. Li parolis neniom la anglan lingvon, sed liaj spertoj kiel arĝentforĝisto kunlaboranta ofte kun blankaj setlantoj, kaj kiel batalanto ĉe Horseshow Bend, konvinkis lin, ke ĉerokoj bezonas skribon. En 1821, li prezentis la ĉerokan silabaron, la unuan skriban silaban formon de amerika indiana lingvo ekster Mezameriko. Je la komenco, lia novaĵo estis kontraŭita de kaj ĉerokaj tradiciistoj kaj blanka misiistoj, kiuj deziris instigi la uzon de la angla. Kiam Sequoyah instruis al infanoj legi kaj skribi per la silabaro, li konvinkis la plenkreskulojn. Je la 1820aj jaroj, la ĉerokoj havis pli altan indicon de legopovo ol havis la blankuloj ĉirkaŭ ili en Georgio.

En 1827, la Ĉeroka Nacio kreis konstitucion, kiu sekvis la modelon de Usono, kun ekzekutiva, leĝdona, kaj juĝa branĉoj kaj sistemo de kontroloj kaj ekvilibroj. La du-nivela parlamento estis gvidita de Major Ridge kaj lia filo John Ridge. Konvinkite, ke la travivo de la tribo bezonis anglalingvpovajn gvidantojn, kiuj povas intertrakti kun Usono, la parlamento nomumis, ke John Ross estu Ĉefa Estro. Presilo estis establita ĉe New Echota de Vermonta misiisto Samuel Worcester kaj la nevo de Major Ridge, Elias Boudinot, kiu prenis la nomon de sia blankula bonfaranto, gvidanto de la Kontinenta Kongreso kaj kongresano de Nov-Ĵerzejo. Ili tradukis la Biblion en la ĉerokan silabaron. Boudinot eldonis la unuan eldonon de la dulingva Cherokee Phoenix ("ĉeroka fenikso"), la unua indiana ĵurnalo, en februaro 1828.[30]

Vojo de larmojRedakti

 
Estro de la ĉerokoj John Ross, ĉirkaŭ 1840

Post la Milito de 1812 kaj la samtempa Milito de Ruĝa Bastono, la usona registaro persvadis plurajn grupojn de ĉerokoj al libervola forigo al la Teritorio Arkansaso. Ĉi tiuj estis la "Malnovaj Setlintoj", la unuaj ĉerokoj kiuj iris al la poste fariĝonta Indiana Teritorio (hodiaŭa Oklahomo). Ĉi tiun penon gvidis indiana agento Return J. Meigs, kaj estis finigita per la subskribo de la Traktato Jackson kaj McMinn, kiu donis al la Malnovaj Setlintoj nedisputeblan rajton al la teroj nomitaj por ilia uzo.[31]

Dum ĉi tiu tempo, Georgio eligis la najbarojn de la ĉerokoj, la malalt-krikoj. Guberniestro de Georgio George Troup kaj lia kuzo William McIntosh, estro de la malalt-krikoj, subskribis la Traktaton de Indian Springs en 1825, cedante la finan muscogian (krikan) terenon asertitan en Georgio. La nordokcidenta landlimo de la ŝtato atingis la Rivero Chattahoochee, la landlimo de la Ĉeroka Nacio. En 1829, oro estis trovita ĉe Dahlonega, sur ĉeroka tero volata de Georgio. La Ĉaso de Oro de Georgio estis la unua ĉaso de oro en usona historio, kaj ŝtataj oficialuloj postulis, ke la federala registaro eligu la ĉerokojn. Kiam Andrew Jackson fariĝis prezidanto en 1829, Georgio akiris fortan amikon en Vaŝingtono. En 1830, Kongreso leĝigis la Leĝon pri Eligo de Indianoj, permesante la perfortan translokigon de indianoj al la oriento de la Rivero Misisipo al nova Indiana Teritorio.

Jackson asertis, ke al politiko de eligo estis peno malhelpi la malaperon de la ĉeroka popolo, kion laŭ li "...La moheganoj, la naragansetoj, kaj delavaroj" suferis.[32] Ekzistas, tamen, abunda provaĵo, ke la ĉerokoj estis ekuzantaj modernajn agrikulturajn teknikojn. Moderna analizo montras, ke la regiono estis ĝenerale en stato de ekonomia superfluo, kaj povis subteni kaj la ĉerokoj kaj novaj sentlantoj.[33]

La ĉerokoj alportis siajn plendojn al la usona kortumoj. John Ross veturis al Vaŝingtono kaj gajnis subtenon de gvidantoj de la nacia respublikana partio Henry Clay kaj Daniel Webster. Samuel Worcester kampanjis en la nomo de la ĉerokoj en Nov-Anglio, kie ilian aferon subtenis Ralph Waldo Emerson. En junio 1830, grupo gvidita de Estro Ross defendis ĉerokajn rajtojn antaŭ la Supera Kortumo de Usono en Cherokee Nacio v. Georgia.

En 1831 Georgia milicio malliberigis al Samuel Worcester en Milledgeville câr li loĝis sur indiana tero sen ŝtata permesilo. En Worcester v. Georgia (1832), Ĉefjuĝisto John Marshall de la Supera Kortumo de Usono decidis, ke indianaj nacioj estis "distingeblaj, sendependaj politikaj komunumoj retenantaj siajn originalajn naturajn rajtojn", kaj rajtas federalan protekton de la agoj de ŝtataj registaroj kiuj malrespektas ilian suverenecon.[34] Worcester v. Georgia estas konsiderata unu el la plej gravaj deklaroj en leĝo kiu traktas indiĝenojn.

Jackson ignoris la decidon de la Supera Kortumo, ĉar li devis akordigi sudan sekciismon dum la epoko de la Nuliga Krizo. Lia granda populareco ne la reprezidentiĝa balotado en 1832 kuraĝigis petoj por la eligo de la ĉerokoj. Georgia vendis ĉerokajn terojn al ŝtatano en Tera Loterio, kaj la ŝtata milicio okupis New Echota-n. La Ĉeroka Nacia Konsilio, gvidita de John Ross, fuĝis al Red Clay, izolita valo norde de la tera aserto de Georgia. Ross havis la subtenon de ĉerokaj tradiciistoj, kiuj ne povis imagi eliĝon el siaj praulaj teroj.

Du jarojn poste Prezidanto Martin Van Buren ordonis al 7 000 federalaj soldatoj kaj ŝtataj miliciano sub Generalo Winfield Scott iri al ĉerokaj landoj por eligi la tribon. Pli ol 16 000 ĉerokoj estis perforte translokitaj okcidenten al Indiana Teritorio en 1838–1839, migrado konata kiel la Vojo de Larmoj aŭ ĉeroklingve ᏅᎾ ᏓᎤᎳ ᏨᏱNvna Daula Tsvyi (La Vojo Kie Ili Ploris), kvankam ĝi estas priskribita per alia vorto Tlo-va-sa (La Eligo). Marŝigite pli ol 13 000 kilometroj trans Tenesio, Kentukio, Ilinojso, Misurio, kaj Arkansaso, la homoj suferis pro malsano, vetero, kaj malsato, kaj ĝis 4 000 mortis.[35] Ĉar kelkaj ĉerokoj posedis sklavojn, ili kunprenis nigrulajn sklavojn okcidenten. Geedziĝintaj eŭropaj usonanoj kaj misiistoj ankaŭ piediris la Vojon de Larmoj. Ross konservis iomete da sendependeco per intertraktado de permeso, ke la ĉerokoj direktu sian propran eligon sub usona kontrolado.[36]

Post la usona enlanda militoRedakti

 
William Penn (Ĉeroko), His Shield (Janktonaj), Levi Big Eagle (Janktonaj), Bear Ghost (Janktonaj) kaj Black Moustache (Sisseton).

Post la usona enlanda milito, la usona registaro postulis al la Ĉeroka Nacio subskribi novan traktaton, pro ĝia alianco kun la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Usono. Usono postulis, ke la traktato de 1866 inkluzivu la liberigon de ĉiuj ĉerokaj sklavoj, kaj plenan civitanecon al ĉiuj ĉerokaj liberigitoj kaj ĉiujn blankulojn, kiu elektis loĝi ene de tribaj teroj, por ke ili "havos la ĉiujn rajtojn de indiĝenaj ĉerokoj."[37] Kaj antaŭ kaj post la usona enlanda milito, iuj ĉerokoj geedziĝis aŭ geamikiĝis kun nigruloj kaj kun blankuloj. Multaj ĉerokaj liberigitoj estis aktivaj politike ene de la tribo.

La Leĝo Curtis de 1898 nuligis tribajn registarojn, tribunaloj, lernejojn, kaj aliajn civitajn instituciojn. Por Indiĝenaj Teritorioj, tio signifis la nuligon de la ĉerokaj kortumoj kaj registaraj sistemoj. Oni taksis tion necesa antaŭ ol Oklahomo kaj Indiĝenaj Teritorioj povas fariĝi kunigita ŝtato. En 1905, la Kvin Civilizaj Triboj de la Indiĝenaj Teritorioj proponis la kreon de la Ŝtato de Sequoyah, kiu estis tute indiĝena, sed ne sukcesis akiri subtenon en Vaŝingtono. En 1907, Oklahomo kaj Indiĝenaj Teritorioj fariĝis novan ŝtaton Oklahomo.

Je la finaj jaroj de la 1800a jaroj, la Orienta Bando de ĉerokoj spertis la limojn de rasapartiga socio. En la posttempo de la Rekonstrua Epoko, konservativaj blankulaj demokratoj reakiris potencon en Nord-Karolino kaj de aliaj sudaj ŝtatoj. Ili sekve efike forprenis la voĉdonrajton de ĉiuj nigruloj kaj de multaj malriĉaj blankuloj per novaj konstitucioj kaj leĝoj rilataj al balota registriĝo kaj balotadoj. Ili leĝigis leĝojn Jim Crow, kiuj dividis socion en "blanka" kaj "kolorita", plejparte por direkti liberigitojn. Ĉerokoj kaj aliaj indiĝenoj estis klasifikitaj je la kolorita flanko kaj spertis la saman rasapartigon kaj perdon de voĉdonrajto kiel spertis ekssklavoj. Ili ankaŭ ofte perdis sian historian dokumentaron de identigo kiel indiĝenoj, kiam la sudaj ŝtatoj klasifikis ilin kiel koloritoj. La konstituciaj rajtoj de nigruloj kaj indiĝenoj kiel usonaj civitanoj ne estis efektivigitaj ĝis post kiam la Civilrajta Movado sekurigita leĝigon de civilrajta leĝo en la mez-1960aj jaroj, kaj la federala registaro komencis kontroli balotan registriĝon kaj balotadojn, kaj simile.

Statuso de triba jurisdikcioRedakti

 
Mapo de hodiaŭa Triba Jurisdikcia Areo de la Ĉeroka Nacio (ruĝo) en la usona ŝtato Oklahomo

La 9an de julio, 2020, Supera Kortumo de Usono decidis en decido McGirt v Oklahoma en krima jurisdikcia kazo, ke duono de la tero de la ŝtato de Oklahomo faris konsistanta de tribaj nacioj kiel la ĉerokoj estas oficiale indiĝenaj tribaj jurisdikcioj.[38]

ReferencojRedakti

  1. "Pocket Pictorial". (el Retarkivo {{{1}}}) Oklahoma Indian Affairs Commission. 2010: 6 and 37. (alirita 11an de junio 2010).
  2. . Why Do So Many Americans Think They Have Cherokee Blood? (la 1a de oktobro 2015). Alirita la 24a de aprilo 2017.
  3. . Map shows CN citizen population for each state (la 29a de aŭgusto 2018). Alirita la 4a de septembro 2020.
  4. 4,0 4,1 U.S. Census website (2014). Alirita la 24a d aprilo 2017. “Community Facts (Georgia), 2014 American Community Survey, Demographic and Housing Estimates (Age, Sex, Race, Households and Housing, ...)”.
  5. Sturtevant and Fogelson, 613
  6. (2004) Handbook of North American Indians: Southeast, Volume 14. Washington, DC: Smithsonian Institution. ISBN 0-16-072300-0.
  7. Mooney, James. [1900] (2006) Myths of the Cherokee and Sacred Formulas of the Cherokees. Kessinger Publishing. ISBN 978-1-4286-4864-7.
  8. (June 2007) “Proto-Iroquoian divergence in the Late Archaic-Early Woodland period transition of the Appalachian highlands”, Southeastern Archaeology 26 (1), p. 134–144. 
  9. Tribal Directory: Southeast. Alirita June 9, 2017.
  10. The American Indian and Alaska Native Population: 2010. Census 2010 Brief (February 1, 2002). Arkivita el la originalo je January 20, 2013. Alirita January 29, 2013.
  11. Cherokee Indians. The University of North Carolina Press. Arkivita el la originalo je 23 December 2016. Alirita June 3, 2014.
  12. Cherokee: A Language of the United States. Ethnologue: Languages of the World. SIL International (2013). Alirita October 20, 2014.
  13. Cherokee Indian Tribe, Access Genealogy, (September 21, 2007).
  14. Charles A. Hanna, The Wilderness Trail, (New York: 1911).
  15. Martin and Mauldin, A Dictionary of Creek/Muskogee, Sturtevant and Fogelson, p. 349.
  16. Mooney
  17. "Late Prehistoric/Early Historic Chiefdoms (ca.
  18. . Lost Nation of the Erie Part 1 (January 21, 2016). Arkivita el la originalo je January 23, 2017. Alirita April 24, 2017.
  19. Conley, A Cherokee Encyclopedia, p. 3
  20. Mooney, Myths of the Cherokee p. 31.
  21. Lewis Preston Summers, 1903, History of Southwest Virginia, 1746–1786, p. 40
  22. Rollings (1992) pp. 187, 230–255.
  23. Rollings (1992) pp. 187, 236.
  24. Logan, Charles Russell.
  25. Doublass (1912) pp. 40–2
  26. Rollings (1992) p. 235.
  27. Rollings (1992) pp. 239–40.
  28. Rollings (1992) pp. 254–5, Doublass (1912) p. 44.
  29. Rollings (1992) pp. 280–1
  30. New Georgia Encyclopedia: Cherokee Phoenix. Georgiaencyclopedia.org (August 28, 2002). Alirita April 17, 2010.
  31. Treaties; Tennessee Encyclopedia, online; accessed October 2019
  32. Wishart, p. 120
  33. Wishart 1995.
  34. New Georgia Encyclopedia: "Worcester v. Georgia (1832)". Georgiaencyclopedia.org (April 27, 2004). Alirita April 17, 2010.
  35. Georgia Historic Marker, New Echota, 1958
  36. Books by Alex W. Bealer. goodreads.com, 1972 and 1996. Alirita March 27, 2011.
  37. "Treaty with the Cherokee, 1866."
  38. Supreme Court Rules That About Half of Oklahoma is Native American Land.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cherokee en la angla Vikipedio.