Rekonstrua Epoko

La Rekonstrua Epoko, en angla Reconstruction era, nome periodo en la usona historio kiu daŭris el 1865 ĝis 1877 post la Usona Enlanda Milito (1861–65), markis gravan epizodon de la historio de la lukto por civilaj kaj politikaj rajtoj en Usono. Rekonstruo klopodis finigi la restaĵojn de la konfederacia secesio kaj de la jam aboliciita sklaveco, kio faris la ĵus liberigitajn eks-sklavojn civitanoj havantaj civilajn rajtojn klare garantiigitajn per tri novaj konstituciaj amendoj. Rekonstruo aludas ankaŭ al klopodoj transformi la 11 Sudajn, iamajn konfederaciajn ŝtatojn, direktitaj de la Kongreso, kaj al la rolo de Uniaj ŝtatoj en tiu transformado.

Cartoon of Lincoln and Johnson attempting to stitch up the broken Union
Politika humoraĵo de la Vicprezidento Andrew Johnson (iama tajloro) kaj Lincoln, 1865, titolita La 'Rail Splitter' (fervojisto) reparanta la Union. La diraĵoj diras (Johnson, dum kudras): "Tenu ĝin forte Uncle Abe kaj mi tenos ĝin pli forte ol iam." (Lincoln): "Kelkaj pliaj kudraĵoj Andy kaj la bona olda Unio estos riparita." La rekonstruaj planoj jam estis en la intencoj de Lincon antaŭ lia murdatenco.

HistorioRedakti

Tri rigardoj al la memoro de la Enlanda Milito aperis dum la Rekonstrado:

  • la koncepto de reamikigo, radikigita en la fronto al la kvanto de morto kaj detruado okazigita de la milito
  • la koncepto de blankula superismo, kiu inkludis rasan segregacion kaj la konservadon de la politika kaj kultura dominado fare de blankuloj en la Sudo
  • la koncepto de emancipigo, kiu celis liberecon, civitanigon, voĉdonrajton por viroj, kaj konstitucian egalecon por afrik-usonanoj[1]
 
La distribuo de la porpersona riĉeco en 1872, bildigas la malegalecon inter la Nordo kaj la Sudo en tiu periodo.

Post la murdatenco de la Respublikana Prezidento Abraham Lincoln fine de la Enlanda Milito en Aprilo 1865, Vicprezidento Andrew Johnson, Demokrata el Tenesio kaj iama sklav-posedanto, iĝis prezidento. Johnson favoris rapidajn politikojn por revenigi la Sudon reen al la Unio, kio permesus al la sudaj ŝtatoj determini la rajtojn de iamaj sklavoj. La lastaj diskursoj de Lincoln estis montrintaj, ke li estis preta al la subteno de la voĉdonrajto de ĉiuj ekssklavoj, dum Johnson kaj la Demokrata Partio forte opoziciis tion.[2] La Radikalaj Respublikanoj en la Kongreso deziris pli fortajn federaciajn politikojn por plialtigi la rajtojn de afrik-usonanoj (inklude la Dekkvaran Amendon al la Usona Konstitucio) dum oni malaltigu la rajtojn de iamaj konfederaciaj kaj blankulaj sudaj civiluloj simile. Johnson, nome la plej elstara sudano kiu opoziciis la Konfederacion, sekvis pli tolereman politikon al la eks-konfederaciuloj.

La rekonstruaj politikoj de Johnson hegemoniis ĝis la kongresa balotado de 1866, kaj sekvis eksplodoj de violento kontraŭ la Nigruloj en la Sudo, kiel la tumultoj en Memfiso kaj la masakro de Nov-Orleano. La elektoj de 1866 havigis al Respublikanoj majoritaton en la Kongreso, kio permesis al ili aprobi la 14an Amendon, federaciigi egalajn rajtojn por liberigitaj, kaj dissolvi la parlamentojn de la ribelaj ŝtatoj ĝis estu aprobitaj novaj konstitucioj en la sudaj ŝtatoj. Respublikanaj koalicioj enpoviĝis en preskaŭ ĉiuj el la sudaj ŝtatoj kaj pretiĝis por transformo la sudan socion trudante liberecan laborekonomian politikon, uzante rimedojn de la Usona Armeo kaj de la Buroo de Liberigitoj. Tiu Buroo protektis la jurajn rajtojn de liberigitoj, negocadis laborkontraktojn, kaj starigis lernejojn kaj preĝejojn por ili. Miloj da Norduloj venis Suden kiel misiistoj kaj instruistoj por helpi la rekonstruadon de la Sudo, same kiel negocistoj kaj politikistoj. Oportunemaj norduloj kiuj klopodis ekspluati la okupacion de la Sudo fare de la Unio por siaj propraj politikaj, ekonomiaj aŭ sociaj akiroj estis ofte referencataj fare de la Sudanoj kiel "carpetbaggers" (tapiŝ-sakuloj) pro ties uzado de malmultekostaj tapiŝ-sakoj kiel valizoj.

 
La Sudusona ekonomio estis ruinigita pro la milito. Ĉarlestono, Suda Karolino: Broad Street, 1865.

Komence de 1866 la Kongreso aprobis la leĝprojektojn de la Buroo de Liberigitoj (Freedmen's Bureau) kaj de la Civilaj Rajtoj kaj sendis ilin al Johnson por ke tiu subskribu ilin. La unua leĝprojekto etendis la vivon de la Buroo, origine establita kiel provizora organizaĵo taskigita por la helpo al rifuĝintoj kaj liberigitaj eks-sklavoj, dum la dua difinis ĉiujn personojn naskiĝintaj en Usono kiel naciaj civitanoj kun egaleco antaŭ la milito. Post Johnson vetois la leĝprojektojn, la Kongreso superiris liajn vetoojn, kio faris la Leĝon de la Civilaj Rajtoj la unua grava leĝo en la historio de Usono kiu iĝis leĝo superirante prezidentan vetoon. La Radikaluloj de la Domo de Reprezentantoj, frustritaj pro la opozicio de Johnson al la kongresa Rekonstruado, proponis akuzojn por "impeachment". Tiu agado malsukcesis pro nur onu voĉdono en la Senato. La novaj tutlandaj leĝoj por Rekonstruado, partikulare leĝoj postulante voĉdonrajton por liberigitaj eks-sklavoj, kolerigis la blakulajn rasistojn de la Sudo, kio rezultis en la kreado de la krimorganizo Ku Klux Klan. En la periodo de 1867 ĝis 1869 la Klan murdis Respublikanojn kaj senkulpajn liberigitojn en la Sudo, inter kiuj arkansasa kongresano James M. Hinds.

Elektita en 1868, la Respublikana Prezidento Ulysses S. Grant apogis la kongresajn klopodojn por la Rekonstruado kaj plifortigis la protektadon al afrik-usonanoj en la Sudo pere de la uzado de Plifortigaj Leĝoj aprobitaj de la Kongreso. Grant uzis la Plifortigajn Leĝojjn por batali kontraŭ la Ku Klux Klan, kiu estis esence forbalaita en 1872. La politiko de Grant inkludis federacian integradon, egalajn rajtojn, elmigradon de nigruloj, kaj la Leĝon de Civilaj Rajtoj de 1875. Tamen, Grant malsukcesis solvi la pliiĝantajn tensiojn ene de la Respublikana Partio inter la Nordaj Respublikanoj kaj la Sudaj Respublikanoj (tiuj poste estos etikeditaj kiel "scalawags" fare de tiuj kiuj opoziciis al la Rekonstruado). Dume la memnomitaj "Redeemers" (elaĉetantoj) nome konservativuloj tre kunlaboremaj kun frakcio de la Demokrata Partio, ege opoziciis al la Rekonstruado.[3] Ili plendis pro disvastigita korupto fare de la "carpetbaggers", troa ŝtata elspezigo, kaj ruiniga impostado.

 
Nordulaj instruistoj veturis al Sudo por havigi edukadon kaj trejnadon por la ĵus liberigita loĝantaro.

La publika apogo al la politiko por Rekonstruado, kiu postulis kontinuan superrigardon al la Sudo, vanuis en la Nordo pro la apero de la Liberala Respublikana Partio en 1872 kaj post la Demokratoj (kiuj forte opoziciis la Rekonstruadon) reakiris kontrolon de la Domo de Reprezentantoj en 1874. En 1877, kiel parto de kongresa kompromiso por elekti la Respublikanan Rutherford B. Hayes kiel prezidento post la disputita prezidenta balotado de 1876, la Usarmeaj trupoj estis retiritaj el la tri ŝtatoj (Suda Karolino, Luiziano, kaj Florido) kie ili estis restintaj. Tio markis la finon de la Rekonstruado.

Rekonstruado estis markitaj fare de historiistoj pro multaj eraroj kaj malsukcesoj kiel la malsukceso protekti multajn liberigitajn nigrulojn el la violento fare de la Ku Klux Klan antaŭ 1871, malsatego, malsanoj kaj nortoj, brutala traktado de iamaj sklavoj fare de soldatoj de la Unia Armeo, dum oni havigis helpon al la iamaj sklavposedantoj, sed oni malhavigis ilin al la iamaj sklavoj.[4] Tamen, la Rekonstruado atingis kvar gravajn sukcesojn kiel la restaŭrado de la federacia unio, la limigo de reprezalioj kontraŭ la Sudo tuj post la milito, la posedrajto por nigruloj, kaj la establado de nacia civitaneco kaj jura egaleco.[5]

NotojRedakti

  1. Blight, David W.. (2001) Race and Reunion: The Civil War in American Memory.
  2. Campbell, James M.. (2008) Reconstruction: People and Perspectives. ABC-CLIO. ISBN 978-1-59884-021-6.
  3. Rodrigue, John C.. (2001) Reconstruction in the Cane Fields: From Slavery to Free Labor in Louisiana's Sugar Parishes, 1862–1880. Lousisiana State University Press. ISBN 978-0-8071-5263-8.
  4. "What America owes: How reparations would look and who would pay", ABC News, 27a de Septembro, 2020.
  5. Guelzo 2018, pp. 11-12; Foner 2019, p. 198.

BibliografioRedakti

  • Behrend, Justin. Reconstructing Democracy: Grassroots Black Politics in the Deep South after the Civil War. Athens, Georgia: University of Georgia Press, 2015.
  • Blair, William (2005). "The use of military force to protect the gains of reconstruction". Civil War History. 51 (4): 388–402. doi:10.1353/cwh.2005.0055.
  • Brown, Thomas J., eld. Reconstructions: New Perspectives on Postbellum America (2006), resumo de 8 eseoj kaj tekstoserĉilo
  • Du Bois, W. E. B. Black Reconstruction in America 1860–1880 (1935),
  • Egerton, Douglas (2014). The Wars of Reconstruction: The Brief, Violent History of America's Most Progressive Era. Bloomsbury Press. ISBN 978-1-60819-566-4.
  • Fitzgerald, Michael R. Reconstruction in Alabama: From Civil War to Redemption in the Cotton South (LSU Press, 2017) 464 pp.
  • Foner, Eric kaj Mahoney, Olivia. America's Reconstruction: People and Politics After the Civil War. ISBN 0-8071-2234-3,
  • Foner, Eric (2019). The Second Founding How The Civil War And Reconstruction Remade The Constitution. New York: W.W. Norton & Company, Inc. ISBN 978-0-393-35852-0.
  • Franklin, John Hope. Reconstruction after the Civil War (1961), 280 pp. ISBN 0-226-26079-8.

Eksteraj ligilojRedakti