Aboliciismo

movado kontraŭ sklaveco
Tiu ĉi artikolo temas pri la socia movado por la abolo de sklavismo. Pri aliaj signifoj de Aboliciismo vidu: Aboliciismo (apartigilo).

Aboliciismo (de aboli, abolicii = jure forigi, mallegaligi) estas socipolitika movado por la forigo de sklavismo.

Aboliciismo
socia movado • politika movado
vdr

Kvankam multaj aboliciistoj engaĝiĝis kontraŭ sklaveco pro humanismaj motivoj, efektive venis fino al sklavismo, ĉar ĝi baris la evoluon de kapitalismo. La fino de la sklavkomerco ne estas la sama kiel la fino de la sklaveca reĝimo, sed ĝi certigis la finon de sklaveco en la longa daŭro.

Ŝanĝi reĝimon neniam estas facila afero. Usono estas elstara ekzemplo ke aboiicsmo devigis sangoverŝa enlanda milito. Kiel aliaj landoj, kie sklaveco finiĝis sen sangoverŝado, Brazilo elektis laŭgradan procezon.

Moderna epoko redakti

Hodiaŭaj formoj de sklaveco: Kvankam la sklaveco oficiale estis malpermesita en la 19-a jarcento en plimulto de la landoj, la sklaveco pluvivis kiel servuto, trudlaboro (Sovetunio, Nazia Germanio) aŭ laborigo de infanoj (infana sklaveco en Azio) kaj seksa sklaveco en la 20-a kaj 21-a jarcentoj. Ofte laboristoj estas kvazaŭsklavigitaj pro ŝuldoj (inside kaj false aranĝitaj intence de la mastroj) en BraziloNepalo (kie ŝuldoj povas estis "elaĉetitaj" de aliaj bienistoj, tiel fakte "aĉetantaj" la laboristojn).

Historio de Aboliciismo redakti

Unuiĝinta Reĝlando redakti

 
Emblemo de la britaj aboliciistoj el la porcelanmanufakturo de Josiah Wedgwood. La slogano legeblas "Ĉu mi ne estas viro kaj frato"
 
"Ĉu mi ne estas virino kaj fratino?" La ikono en la ina versio

La Society for Effecting the Abolition of Slavery (Socio por la abolo de sklavismo) estis fondita en 1787 de la humanistoj Thomas Clarkson kaj Granville Sharp kaj pluraj kvakeroj.

La kampanjo unue celis la malebligon de la transatlantika sklavokomerco (vidu: Triangula komerco). La aboliciistoj kolektis ĉirkaŭ 400.000 subskribojn, faris peticiojn en la parlamento kaj alvokis por bojkoto de sukero, kiu estis produktita per sklavlaboro. La deputito William Wilberforce subtenis la aboliciistojn en la parlamento.

En 1807 la sklavokomerco per britaj ŝipoj iĝis malpermesata. La 23-an de aŭgusto 1833 la parlamento akceptis Slavery Abolition Act, kiu deklaris liberaj ĉiujn sklavojn en la brita imperio.

Usono redakti

Malgraŭ ŝia malapero de Britio, sklaveco estis la akceptita vivmaniero en la anglaj kolonioj de Ameriko kaj okcidenta Hindio.

Antaŭ ol la Usona Enlanda Milito, inter la plej aktivaj aboliciistoj estis Fredrick Douglass kaj William Lloyd Garrison. Garrison skribis la ĵurnalon "The Liberator (La Liberiganto)" Fredrick Douglass skribis la ĵurnalon "The North Star (La Norda Stelo)"

En 1831 fondiĝis New-England Anti-Slavery Society (Nov-Angluja Kontraŭ-Sklaveca Societo). Sed homa ensklavigo fariĝis leĝe malpermesata en tuta Usono nur je la fino de la Usona Enlanda Milito en 1865, per la Dektria Amendo al la Usona Konstitucio. Fama feministo Susan B. Anthony komencis sian socialan aktivecon per luktado kontraŭ sklaveco.

Francio redakti

 
Abolicio de sklaveco, Bildo de François-August Biard

Jam en 1315 Ludoviko la 10-a, reĝo de Francio, malpermesis sklavecon, sed en la francaj kolonioj transmaraj, kiuj poste estis fonditaj, la malpermeso ne ekzistis, kaj Reĝlando Francio eĉ estis aktiva partoprenanto en la internacia sklavkomerco.

Sekve al la Franca revolucio kaj la Deklaro de la homaj rajtoj sklavismo estis abolita de la franca parlamento (Nacia Konvencio) la 4-an de februaro 1794. En 1799 sklaveco en la francaj kolonioj estis abolita, sed reenkondukta de Napoleono (1802) kaj definitive mallegaligita la 27-an de aprilo 1848. La abato Henri Grégoire estis arda abolisto de sklaveco.

Édouard René de Laboulaye estis franca juristo, poeto, aŭtoro kaj kontraŭ-sklaveca aktivulo. Li estas rememorata kiel la intelektula kreanto de la Statuo de Libereco en Novjorko, proponante la ideon por tia monumento en 1865 pagita de civitanoj de Francio, kaj de la malpli konata originalo de la Ĝardeno de Luksemburgio en Parizo, Francio.

Portugalio redakti

Jam la 12-an de februaro 1761 la portugala ĉefministro Marquês de Pombal malpermesis sklavismon en Portugalio kaj ties hindiaj kolonioj - tiel Portugalio fariĝis avangardo por la aboliciismo. Tamen sklavismo restis legala en la aliaj portugalaj kolonioj. En 1854 ĉiuj ŝtataj sklavoj en Portugalio kaj la kolonioj estis liberigitaj, du jarojn poste ankaŭ la sklavoj de la katolika eklezio. Leĝo por la abolo de sklavismo estis proklamita en 1869 por la portugala imperio, por la brazila imperio nur en 1888 per la Ora leĝo (Lei Aurea).

Brazilo redakti

 
La Ora Leĝo

La abolo de sklaveco en Brazilo estis laŭpaŝa procezo kiu komenciĝis en la frua 19-a jarcento kaj inkludis ŝanĝon al kapitalisma ekonomio bazita sur dungita laboro. La procezo komenciĝis post proksimume tricent jaroj en kiuj proksimume 5,5 milionoj da afrikanoj estis perforte alportitaj al Brazilo por ekspluati sian laborforton sub reĝimo de sklaveco. En 1888 Brazilo fariĝis la lasta lando, kiu laŭleĝe abolis sian sklavecan reĝimon. Malgraŭ tiu procezo, dum la jaroj de la Brazila Imperio, dum kiuj okazis la plej granda parto de la ŝanĝo, ne malpli ol 968 500 afrikanoj estis alportitaj al Brazilo el Afriko kadre de la transatlantika sklavkomerco.

Nederlando redakti

En 1863 sklaveco estis abolita, inklusive de ĉiuj kolonioj, sed ankoraŭ oni uzis 'rekrutojn' el Afriko ĝis 1940.

Tunizio redakti

Ahmad I ibn Mustafa, Bej (gvidanto) de Tunizio, komencis iniciatojn abolicii sklavecon en Tunizio en 1841. Tiam, sklaveco estis tute aboliciita en 1846.

Katolika eklezio kaj sklavismo redakti

Ĉu al kondamno kaj abolicio de sklavigo kontribuis ankaŭ la kristana pensmaniero kaj kondamnaj dokumentoj de la papoj?

Se dekomence kristanoj proklamis la egalecon inter ĉiuj homoj kaj motivite urĝis por ke ĉiuj juste kaj respekte estu traktataj, iom post iom la afero surfaciĝis ankaŭ nivele de priteorie moralaj kaj filozofiaj principoj. Sankta Paŭlo resendas la sklavon Onesimon (Letero al Filemono [1], forfuĝinta el sia mastro, por ke li estu traktita laŭ la kristanaj preceptoj. Laŭ la tempopaso la kristanaj moralaj principoj igis ĉiam pli ne tolerebla la sklavan kondiĉon senigante tiun, juran kaj praktikan, institucion je siaj bazaj fundamentoj. La unuaj kondamnaj reagoj eksplicite aperis, en la centra aŭtoritato de katolikismo, per la buleoIneffabilis providentia" de Pio la 2-a en 19a de aprilo 1470 per kiu estis malpermesita kaj punenda sklavkomerco.

Papo Paŭlo la 3-a per buleo "Veritas Ipsa" de 2a de junio 1537 instigas abomeni la sklavigon de indiĝenaj indianoj de la Amerikoj. Pio la 5-a la 17an de januaro 1665, puŝite de misiistoj batalantaj kontraŭ la sklavigantaj “bandeirantoj”, publikigis buleon “Aequum reputamus” por rekonfirmi la saman kondamnon. Urbano la 8-a per buleo “Commissum Nobis” de 22a de aprilo 1639 revenis al samaj temoj kun la samaj kondamnoj. Ankaŭ aliaj papoj sammaniere sintenis kiel Benedikto la 14-a [1].

Gregorio la 16-a (1840 ĉ.) lastatempe skribis al la tuta eklezio: “Ennome de nia aŭtoritato ni abomenigas kapton kaj komercon de nigruloj kiel malindajn por kristano. Enmone de la sama aŭtoritato ni kondamne malpermesas al ĉiu ekleziulo aŭ laiko konsideri lica la nigrulkomercon kaj sub kiu ajn pretesto prediki aŭ publike instrui aŭ alimaniere inokuli doktrinon kontraŭan al tiu apostola”.

La jezuita amassklavvendo de 1838 estis interkonsentita la 19-an de junio kiam la Marilanda provinco de la Societo de Jesuo eniĝis en kontrakto por vendi 272 sklavojn al du Luizianaj plantistoj por 115,000 USD. Tio estis la kulmino de longdaŭra debato inter la jezuitoj pri ĉu konservi, vendi aŭ liberigi iliajn sklavojn. Vidu [2]

Pri sklavigo repuŝigcele pritraktis ankaŭ la Unua Vatikana Koncilio (1870) kaj ankaŭ la Dua Vatikana Koncilio.

Fine, papo Johano Paŭlo la 2-a, dum la vizito al insulo Gorée, en Senegalo, unu el la punktoj kie ĵus sklavigitoj estis aŭkcie venditaj, petis al la afrikanoj pardoni la krimojn plenumitajn de homoj kiuj sin difinis “kristanoj”.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • angle Martin Duberman (red.), The Antislavery Vanguard: New Essays on the Abolitionists, Princeton 1965
  • angle Edward P. Jones, The Known World (Romano, 2003) Premio Pulitzer 2004.
  • germane Adam Hochschild, Sprengt die Ketten. Der entscheidende Kampf um die Abschaffung der Sklaverei, Klett-Cotta, Stuttgart 2005, ISBN 978-3-608-94123-4

Referencoj redakti

  1. Jean Sévilla, Historiquement correct. Pour en finir avec le passé unique, Paris, Perrin, 2003, isbn=2262017727