Mastro–sklavo dialektiko

La Mastro–sklavo dialektiko (en germana: Herrschaft und Knechtschaft) estas la nomo de fama fragmento kiu troviĝas en la libro Fenomenologio de la Spirito de Georg Wilhelm Friedrich Hegel. Ĝi estas tre amplekse konsiderata kiel ŝlosila elemento en la filozofio de la 20a jarcento kaj influis super multaj postaj filozofoj.

Hegel stampis la esprimon "mastro kaj sklavo".

La aludita fragmento de Hegel estas en la ĉapitro IV titolita "Aŭtonomeco kaj dependenco de la memkonscio: dominado kaj servutado" kaj priskribas rakontece la renkonton inter du memkonsciaj entoj kiuj rekonas sin unu la alian. Tiu movado, nepre finkompletigita, prenas la formon de lukto ĝismorta en kiu unu dominas la aliulon, nur por konstati, ke tio ne havigas la kontrolon de la mondo kiun li estis serĉinta.[1]

La koncepto, tamen, neniam estis esprimita de Hegel mem sed ĝi estis disvolvigita de la rusa Alexandre Kojève en siaj kursoj pri Fenomenologio de la Spirito. Pri Hegel mem, li aludis al konceptoj de dominado kaj servutado kiuj ne estas interŝanĝeblaj kun tiuj de Kojève striktsence.

La mastro iam estis sklavo, pro kio li faras tion kion oni faris al li kiam li estis sklavo. La mastro okupas la lokon de la sklavo, pro kio ili estas ligataj. La mastro dependas de siaj sklavoj, sen kiuj li estas nenio. Tamen, la mastro povus havi siavice mastron kiu farus lin sklavo. Por ke estu dialektiko necesas, ke ambaŭ survivu. La deziro de la sklavo estas esti libera.

NotojRedakti

  1. Georg Wilhelm Friedrich Hegel: B. Selbstbewusstsein. IV. Die Wahrheit der Gewißheit seiner selbst. A. Selbständigkeit und Unselbständigkeit des Selbstbewußtseins; Herrschaft und Knechtschaft. in: Phänomenologie des Geistes Theorie Werkausgabe, Bd. 3. Suhrkamp S. 145

Eksteraj ligilojRedakti