Alexandre Kojève

Alexandre KOJÈVE (1902 – 1968) estis franca rusdevena filozofo kaj politikisto, kies filozofiaj seminarioj havis grandegan influon sur la franca filozofio, precipe per sia integriĝo de hegelismaj konceptoj en la eŭropa filozofio de la 20-a jarcento. Kiel ŝtatisto en la franca registaro, li estis grava en la formado de la Eŭropa Unio.

Alexandre Kojève
Alexandre Kojève.jpg
Persona informo
Alexandre Kojève
Naskiĝo 28-an de aprilo 1902 (1902-04-28)
en Moskvo
Morto 4-an de junio 1968 (1968-06-04) (66-jara)
en Bruselo
Lingvoj germanarusaanglafranca [#]
Ŝtataneco FrancioRusia Imperio [#]
Alma mater Universitato de HajdelbergoHumboldt-Universitato en Berlino [#]
Familio
Parencoj Vasilij Kandinskij [#]
Profesio
Okupo filozofo • universitata instruisto • politikisto [#]
Filozofo Thinking man.png
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li naskiĝis en riĉa familio en la fino de la Rusa Imperio. Kojève diplomiĝis ĉe Universitato Humboldt de Berlino kaj Universitato de Heidelberg, Germanio. En Heidelberg li doktoriĝis per disertacio pri rusa filozofo Vladimir Soloviev.

Kojève moviĝis al Francio en 1933. Post la Dua Mondmilito li laboris en la franca Ministerio pri Ekonomiaj Aferoj kiel unu el la ĉefaj planistoj de la Eŭropa Ekonomia Komunumo.