Eŭropa Ekonomia Komunumo

La Eŭropa Ekonomia Komunumo (EEK, populare foje nomata Komuna Merkato) estis la organizo de la ekonomia integriĝo de la okcidentaj landoj, inter 1957 kaj 1993. La nomo de la ekonomia komunumo estas ekde la 1-an de novembro 1993 Eŭropa Komunumo.

Eŭropa Ekonomia Komunumo
organizaĵo vd
Dum 1-a de januaro 1958 - 1993
Sekvanto European Community
Sidejo Bruselo
vdr
Flago de la Eŭropa Unio
Flago de la Eŭropa Unio

Ĝin fondis Francio, Belgio, Luksemburgo, Nederlando, Italio kaj la Germana Federacia Respubliko, aliĝis en 1973 Britio, Danio kaj Irlando, en 1981 Grekio, en 1986 Portugalio kaj Hispanio.