Susan Brownell Anthony (la 15-an de februaro 1820 - la 13-an de marto 1906) estis usona socialreformanto kaj feministo kiu ludis pivotan rolon en la balotrajta virinmovado.

Susan B. Anthony
Persona informo
Naskonomo Susan Anthony
Naskiĝo 15-an de februaro 1820 (1820-02-15)
en Adams
Morto 13-an de marto 1906 (1906-03-13) (86-jaraĝa)
en Roĉestro
Mortokialo kora malsufiĉopneŭmonito
Tombo Parizo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Subskribo Susan B. Anthony
Familio
Patro Daniel Anthony
Patrino Lucy Read
Frat(in)oj Daniel Read Anthony • Mary Stafford Anthony • Jacob Merritt Anthony
Edz(in)o
Okupo
Okupo aktivisto pri virinaj rajtoj • homrajta aktivulo • aktivulo kontraŭ sklaveco • verkisto • aktivisto de civilaj rajtoj • feministo • sufrageto
vdr
Portreto de Susan B. Anthony kiu estis uzata en History of Woman Suffrage

Biografio redakti

Naskita en kvakera familio devige engaĝiĝita al socia egaleco, ŝi kolektis kontraŭ-sklavecajn peticiojn jam en la aĝo de 17. En 1856, ŝi iĝis la novjorkia agento por la American Anti-Slavery Society.

En 1851, ŝi renkontis Elizabeth Cady Stanton, kiu iĝis ŝia dumviva kunlaboranto en socialreformaj agadoj, ĉefe en la kampo de la rajtoj de virinoj. En 1852, ili fondis la novjorkian virinan Asocion Kontraŭalkohola post kiam Anthony ricevis malpermeson por paroladi ĉe modereca konferenco (kontraŭalkohola) ĉar ŝi estas virino. En 1863, ili fondis la Women's Loyal National League (La Lojala Nacia Ligo de Virinoj), kiu faris la plej grandan peticiiniciaton en la historio de la nacio ĝis tiam, kolektante preskaŭ 400,000 signaturojn en subteno de la forigo de sklaveco. En 1866, ili iniciatis la American Equal Rights Association, kiu kampanjis por egalrajtigoj por kaj virinoj kaj afrik-usonanoj. En 1868, ili komencis eldonadon de la virinrajta gazeto nomita The Revolution (La Revolucio). En 1869, ili fondis la National Woman Suffrage Association (Nacia Virinbalotrajta Asocio) kiel parto de disigo en la movado de la virinoj. En 1890 la disigo estis formale resanigita kiam ilia organizo kunfandiĝis kun la ĝistiama rivalo American Woman Suffrage Association por formi la National American Woman Suffrage Association (Nacia Usona Virinbalotrajta Asocio), kun Anthony kiel sia ŝlosila forto. En 1876, Anthony kaj Stanton komencis labori kun Matilda Joslyn Gage pri kio poste kreskis en la ses-volumena History of Woman Suffrage (Historio de Virina Balotrajto). La interesoj de Anthony kaj Stanton diverĝis iom en pli postaj jaroj, sed ambaŭ restis proksimaj amikoj.

En 1872, Anthony estis arestita por voĉdonado en ŝia hejmurbo de Roĉestro, kaj kondamnita en vaste diskonigita jurprocezo. Kvankam ŝi rifuzis pagi la monpunon, la aŭtoritatoj malakceptis preni plian agon. En 1878, Anthony kaj Stanton aranĝis ke la Kongreso prezentu amendon donantan al virinoj la rajton voĉdoni. Populare konata kiel la Anthony Amendment, ĝi iĝis la Nineteenth Amendment to the U.S. Constitution (Deknaŭa Amendo al la Usona Konstitucio) en 1920.

Anthony vojaĝis grandskale en subteno de virina balotrajto, farante nekredeble 75 ĝis 100 paroladojn jare kaj laborante pri multaj ŝtatkampanjoj. Ŝi laboris internacie por la rajtoj de virinoj, ludante ŝlosilan rolon en kreado de la Internacia Konsilio de Ulinoj, kiu daŭre estas aktiva. Ŝi ankaŭ helpis organizi la World's Congress of Representative Women ĉe la Monda Kolumba Ekspozicio en Ĉikago en 1893.

Kiam ŝi unue komencis kampanji por la rajtoj de virinoj, Anthony estis severe ridindigita kaj akuzita je provi detrui la institucion de geedziĝo. Publika percepto de ŝi ŝanĝiĝis radikale dum ŝia vivdaŭro, aliflanke. Ŝia 80-a naskiĝtago estis festita en la Blanka Domo ĉe la invito de prezidanto William McKinley. Ŝi iĝis la unua nefikcia virino kiu estis prezentita sur usona monero kiam ŝia portreto aperis sur la unudolara monero de 1979.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

Unuarangaj fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti