Asheville (Norda Karolino)

Asheville (AŜ-vil) estas urbo en la okcidenta montara regiono de Norda Karolino. Ĝi situas sur altebenaĵo inter la montaroj Great Smoky kaj Blue Ridge de Sud-Apalaĉio ĉe la kunfluiĝo de la riveroj Swannanoa kaj French Broad. Ĝi estas la ĉefurbo de Kantono Buncombe.

Asheville

emblemo

urbo de Usono • kantona sidejo

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 94 589  (2020) [+]
Loĝdenso 796 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 36′ N, 82° 33′ U (mapo)35.595555555556-82.551944444444Koordinatoj: 35° 36′ N, 82° 33′ U (mapo) [+]
Alto 650 m [+]
Areo 118,902033 km² (1 189 0.2 033 ha) [+]
Horzono UTC-05:00 [+]
Asheville (Norda Karolino)
Asheville (Norda Karolino)
DEC
Asheville
Asheville
Situo de Asheville
Asheville (Usono)
Asheville (Usono)
DEC
Asheville
Asheville
Situo de Asheville

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Asheville, North Carolina [+]
vdr
Asheville sur la mapo de Norda Karolino
Asheville tagmeze
Urbodomo de Asheville, modela ekzemplo de la stilo Art Deco de la 1920-oj.

Unue loĝis indianoj en la lando sur kiu situas la hodiaŭa Asheville, ĉefe la ĉerokoj. Arĥeologiaj datenoj indikas, ke oni unue okupis la lokon antaŭ 10 000 jaroj.

La skriba historio de la loko komenciĝis kiam Hernando De SOTO pasis tra la regiono en 1540. Komerco inter la ĉerokoj kaj la eŭropaj ekloĝantoj komenciĝis en 1643 laŭ jam establitaj indianaj padoj kiuj trais la hodiaŭan Asheville-sidejon.

Samuel W. Davidson kaj lia familio estis la unuaj eŭropanaj loĝantoj en la nuna Kantono Buncombe. Ili ekloĝis ĉe Christian Creek en la valo Swannanoa en 1784. Lin poste mortigis indianoj, kaj li estis enterigita sur monto Jones.

Daŭra setlejo establiĝis en 1785, tiam nomata Eden Land. La 5-an de decembro, 1791 establiĝis Kantono Buncombe. Post jaro, John Burton komencis novan setlejon, kiun li nomis Morristown. Tri jarojn poste, la urbo oficialiĝis kaj renomiĝis Asheville honore al la guberniestro Samuel Ashe.

En 1828 kompletiĝis vojo, kiu sekvas la fluon de la rivero French Broad, al orienta Tenesio. Homoj veturantaj laŭ tiu vojo povis trairi Asheville-on. En 1878 la urbo (kaj la regiono de okcidenta Norda Karolino) ricevis la titolon La Lando de la Ĉielo.

En 1880 la fervojkonstruistoj finfine sukcesis trapasi la montaran limon, kaj Asheville eniris novan epokon. Konstruiĝis multaj luksaj hoteloj, kaj ankaŭ la fama Biltmore House de George Vanderbilt.

Ĝemel-urboj redakti

Esperanto-movado redakti

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Eksteraj ligiloj redakti