Samuel "Sam" HOUSTON (naskiĝis la 2-an de marto, 1793, mortis la 26-an de julio, 1863) estis ĉefa figuro en la historio de Teksaso. Li naskiĝis en Kantono Rockbridge en Virginio. Ricevinte nur bazan edukadon, li enmigris kun sia familio en Tenesion dum 1807, post la morto de sia patro. Li forkuris de sia hejmo dum 1809 kaj loĝis dum kelka tempo kun la ĉeroka tribo, kie li nomiĝis "la Korako". Dum marto 1813 li membriĝis en la Usona Armeo por batali kontraŭ la Britoj en la Milito de 1812. Antaŭ decembro, li leviĝis de la rango de simpla soldato ĝis tria leŭtenanto. Li severe vundiĝis ĉe la Batalo de Horseshoe Bend en marto 1814. Post sia resaniĝo, li asigniĝis kiel indiana peranto al la ĉerokoj. Li forlasis la armeon dum marto 1818.

Sam Houston
Persona informo
Sam Houston
Naskiĝo 2-an de marto 1793 (1793-03-02)
en Kantono Rokponto, Virginio
Morto 26-an de julio 1863 (1863-07-26) (70-jaraĝa)
en Huntsville, Teksaso,  Konfederaciitaj ŝtatoj de Usono
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Oakwood Cemetery vd
Religio Baptismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco UsonoRespubliko Teksaso vd
Partio sen valoro • Demokrata Partio vd
Subskribo Sam Houston
Familio
Patro Maj. Samuel Houston vd
Edz(in)o Margaret Lea Houston vd
Infanoj Temple Lea Houston • Andrew Jackson Houston • Nancy "Nannie" Elizabeth Morrow • Sam Houston, Jr. vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
Aktiva en Vaŝingtono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Prezidento kaj ŝtatestro de Teksaso
Prezidento kaj ŝtatestro de Teksaso

Post ses monatoj de studado, li komencis leĝan praktikon en Lebanon, Tenesio. Li fariĝis la prokuroro de la Nashville-a distrikto en malfrua 1818 kaj ankaŭ fariĝis komandanto de la ŝtata milicio. Dum 1823, li estis elektita al la Ĉambro de Reprezentantoj de Tenesio, kie li estis lojala subtenanto de kun-tenesiana Andrew Jackson kaj estis larĝe rigardata kiel politika protektato de Jackson.

Li estis reelektita en 1825 antaŭ forirado por ekteni la posteno de ŝtatestro de Tenesio en 1827. Li intencis kandidatiĝi por reelektado en 1829, sed post dek-unu-semajna geedzeco kun Eliza ALLEN, li abrupte demisiis (la efektiva divorco ne okazis ĝis 1837). Li pasigis kelkan tempon inter la ĉerokoj, edziĝis al ĉerokino, kaj starigis interŝanĝejon, ŝajne drinkante la tutan tempon. Post proceso por atako en Vaŝingtono li foriris de la Ĉerokoj kaj de sia edzino, kaj eniris Meksikan Teksason en decembro 1832.

Li tuje implikiĝis en la politika agiteco de la (Meksika) ŝtato, li ĉeestis la Kunvenon de 1833 kiel reprezentanto de Nacogdoches kaj eliĝis kiel radikalulo, subtenante William Harris Wharton kaj ties fraton. Li ankaŭ ĉeestis la Konsultadon de 1835. Li estis farita majora generalo de la Teksasa Armeo dum novembro 1835, tiam Ĉefa Komandanto dum marto 1836. Li negocis akordon kun la Ĉerokoj dum februaro 1836.

Post la Teksasa Deklaracio de Sendependeco en marto, Houston kunigis kun lia volontula aremeo ĉe Gonzales kaj baldaŭ devis retreti antaŭ al la militistaro de Antonio López de Santa Anna. Sed ĉe la Batalo de San Jacinto je la 21-a de aprilo, 1836 la Meksikanoj estis peze venkitaj. Santa Anna estis kaptita la sekvan tagon. Houston restis mallonge por negocado antaŭ reiro al Usono por kuracado de vundita maleolo.

Uzante sian populareco, Houston elektiĝis prezidanto de la Respubliko de Teksaso je la 5-a de septembro, 1836 kaj servis de la 22-a de oktrobro, 1836 ĝis la 10-a de decembro, 1838 kaj de la 12-a de decembro, 1841 ĝis la 9-a de decembro, 1844. Li subigis la Kordovan Ribelon de 1838. Unue penante aneksadon al Usono, li lasis la esperon pri tio dum sia unua oficperiodo. Dum sia dua oficperiodo li strebis por financa prudento, kaj laboris por paciĝi kun la indianoj kaj evitigi militon kun Meksiko post la du invadoj de 1842. Li devis agi pro la Regulant-Moderanta Milito de 1844 kaj sendis la milicion. La setlejo de Houston, kiu estis fondita en 1836, estis nomita honore al li, kaj servis kiel ĉefurbo. Inter siaj oficperiodoj kiel prezidanto (la konstitucio ne allasis al la prezidanto servi sinsekvajn oficpiodojn), li estis reprezentanto en la Teksas Ĉambro de Reprezentantoj por San Augustine. Li estis grava kritikanto de Prezidanto Mirabeau LAMAR, kiu subtenis kontinuan sendependecon de Teksaso kaj ĝian etendiĝon ĝis Pacifiko.

En 1840, li edziĝis al Margaret Moffette LEE; ili naskis ok infanojn; kaj ŝi agis kiel moderiga influo al Houston.

Post la aneksado de Teksaso fare de Usono en 1845, li estis elektita al la Usona Senato kune kun Thomas Jefferson Rusk. Houston servis tie de la 21-a de februaro, 1846 ĝis la 4-a de Marto, 1859. Li estis konsiderata kiel ebla kandidato por prezidanto. Sed, spite al la fakto ke li estis sklav-posedanto, lia forta Uson-Uniismo kaj lia oponado al etendiĝo de la sklaveco mallogis la Teksasan parlamenton kaj aliajn sudajn usonajn ŝtatojn, plejparte kun lia subteno de Oregona Bilo (1848) kaj la Kompromiso de 1850 kaj lia oponado al la Kansas-Nebraska Akto. Li ne estis reelektita kiel senatano de 1857.

Li konkursis por fariĝi ŝtatestro de Teksaso, malsukcese en 1857 kaj sukcese en 1859, kio faris lin la sola persono en la Usona historio, kiu estis ŝtatestro de du malsamaj ŝtatoj. Li demisiis dum Marto 1861 post sia rifuzo ĵuri lojalecon al la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Usono. Li estis anstataŭita de Edward Clark, kiu rifuzis uzi forton por malhelpi la secesion.

Dum 1862 li emeritiĝis en al sia bieno en Huntsville, kie li mortis la sekvan jaron.

Nomita honore al li estas ankaŭ la kantono Houston en Teksaso, Fuorto Sam Houston en San Antonio kaj Ŝtata Universitato Sam Houston en Huntsville.


Eksteraj ligiloj redakti