Antonio López de Santa Anna

Antonio LÓPEZ de SANTA ANNA (ankaŭ "Santa Ana") (21-a de februaro 1794 en Xalapa21-a de junio 1876 en Meksikurbo) estis meksika oficiro, politikisto kaj prezidento de Meksiko.

Antonio de Padua María Severino López de Santa Anna y Pérez de Lebrón
Persona informo
Antonio de Padua María Severino López de Santa Anna y Pérez de Lebrón
Naskonomo Antonio de Padua María Severino López de Santa Anna y Pérez de Lebrón
Naskiĝo 21-an de februaro 1794
en Xalapa, Veracruz, Meksiko
Morto 21-an de junio 1876
en Meksikurbo, Meksiko
Lingvoj hispanaangla vd
Loĝloko Sankta Tomaso • Ĝeneralkapitanlando Kubo • Kolombio vd
Ŝtataneco MeksikoNova Hispanio vd
Partio Konservative-Liberala
Konservativa
Subskribo Antonio López de Santa Anna
Familio
Edz(in)o Inés García
Ma. Dolores de Tosta
Profesio
Okupo politikistooficiromilitisto vd
Aktiva dum 1810– vd
Prezidento de Meksiko
Dum 20-a de marto 1839 – 10-a de julio 1839
Antaŭulo Anastasio Bustamante
Sekvanto Nicolás Bravo
Dum 10-a de oktobro 1841 – 26-a de oktobro 1842
Antaŭulo Francisco Javier Echeverría
Sekvanto Nicolás Bravo
Dum 4-a de marto 1843 – 4-a de oktobro 1843
Antaŭulo Nicolás Bravo
Sekvanto Valentín Canalizo
Dum 4-a de junio 1844 – 12-a de septembro 1844
Antaŭulo Valentín Canalizo
Sekvanto José Joaquín de Herrera
Dum 21-a de marto 1847 – 2-a de aprilo 1847
Antaŭulo Valentín Gómez Farías
Sekvanto Pedro María de Anaya
Dum 20-a de aprilo 1853 – 9-a de aŭgusto 1855
Antaŭulo Manuel María Lombardini
Sekvanto Martín Carrera
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis reĝisto kaj en 1821, je sendependiĝo, ano de la "plano de Iguala", kiu antaŭvidis monarkion. Kelkajn jarojn poste li, ĉu pro konvinkiĝo, persona ambicio aŭ pro instigo de la usona ambasadoro Poinsett, gvidis kun Anastasio Bustamante respublikeman ribelon, post kies sukceso li kondutis liberale kaj federacieme.

Lian prestiĝon kreskigis venko pri hispana invado en 1829 kaj elektiĝo kiel prezidento en 1833.

Li estis prezidento okfoje inter 1833 kaj 1835 kaj komencis evolui konservemulo, kun diktatoreca agado.

Li forlasis la regadon por batali kontraŭ la Teksasa Revolucio, kiun li venkis en la Batalo de la Alamo en 1836. Baldaŭ poste, tamen, li estis venkita kaj kaptita ĉe San Jacinto kaj devis subskribi akcepton de sendependeco de Teksaso kun la kondiĉo, ke Teksaso ne aniĝu al Usono.

Pro sia malsukceso Santa Anna devis resti en ekzilo ĝis 1837. Post sia reveno li batalis kontraŭ Francio ĉe Veracruz kaj perdis gambon. Post foriro de la francoj li retenis sian armeon kaj deklaris sin prezidanto.

Lia regado estis tre malpopulara. En 1844 li rezignis la prezidentecon kaj iris ekzilen al Kubo, kun konsiderinda pensio.

Kiam en 1846 Usono deklaris militon al Meksiko, Santa Ana sekrete faris du interkonsentojn:

  • Kun la meksika prezidento Valentín Gómez Farías (iam lia viculo) li interkonsentis, ke li revenu kaj disponigu al sia lando sian militan sperton por defendi ĝin, sed ne ambiciu je prezidenteco.
  • Kun Usono li interkonsentis, ke post reiro al Meksiko li vendos la teritorion, kiun Usono deziris, je akceptebla prezo.

Post sia reveno li plenumis nek unu nek la alian kaj deklaris sin prezidento, sed ne sukcesis en la milito kontraŭ Usono.

En 1951 li denove iris al ekzilo, sed en 1853 ribeluloj revokis lin esti prezidento. Tiam li vendis la teritorion "La Mesilla" (109.574 km²) por 10 milionoj da dolaroj al Usono. En 1855 lia regado estis renversita de Benito Juárez kaj Ignacio Comonfort kaj li devis denove iri al Kubo. Li estis kondamnita pro korupteco, liaj posedaĵoj estis konfiskitaj.

Post ĝenerala amnestio en 1874 li reiris al Meksiko. En 1876 li mortis, malriĉulo kaj senfamulo.

Kuriozaĵoj redakti

Santa Anna estis la unua, kiu grandkvante portis ĉiklon (lateksa gumpasto) al Usono; li intencis uzi ĝin en fabrikado de pneŭmatikoj, sed la materialo montriĝis netaŭga. Aliaj poste uzis la materialon tre profitdone – por produkti maĉgumon.

Santa Anna tre ŝatis koko-batalojn kaj laŭdire pagis dekmilojn da dolaroj por premiitaj kokoj.