Misisipio

federacia subŝtato en suda Usono, nomita laŭ la rivero Misisipo

MisisipioMisisipo (angle Mississippi [mi-si-SI-pi]) estas subŝtato en la basa sudo de Usono. Ĝi fariĝis la 20-a subŝtato de Usono la 10-an de decembro 1817. La nomo de la ŝtato estas derivita de la Rivera Misisipo, kiu fluas laŭlonge de ĝia okcidenta limo, kies nomo estas derivita de la oĝibva vorto misi-ziibi ("Granda Rivero"). La teritorio estas gradskale forstumita ekster la regiono de la Delto. Ĝiaj katfiŝaj akvokulturadaj farmbienoj produktas la plimulton de ĉi tiu manĝo, kio estas manĝata en Usono.[1] La simbolo de la ŝtato estas la magnolio.

Misisipio
State of Mississippi
Ŝtata flago de Misisipio Ŝtata blazono de Misisipio
(Flago de Misisipio) (Blazono de Misisipio)
Ŝtata kromnomo: The Magnolia State (La Magnolia Ŝtato), The Hospitality State (La Gastama Ŝtato)
Mapo de Usono kun Misisipio montrata

Map

Aliaj subŝtatoj de Usono
Ĉefurbo Jackson
Plej granda urbo Jackson
Guberniestro Tate Reeves
(ekde 14-a de januaro 2020)
Areo 125.443 km² (32)
 - Tero 121.604 km²
 - Akvo 3.940 km² (3 %)
Loĝantaro (2020)
 - Loĝantaro 2 961 279 (31-a)
 - Denso 23,61 /km² (32-a)
Aliĝo
 - Dato 10-a de decembro 1817
 - Ordo 20
Horzono UTC-6, somere UTC-5
Latitudo 30°12' N al 35° N
Longitudo 88°6' U al 91°39' U
Larĝeco 275 km
Longeco 545 km
Alteco
 - Plej alta 246 m
 - Meza alteco 91 m
 - Plej malalta 0 m
Mallongigoj
 - USPS MS
 - ISO 3166-2 US-MS
Retejo mississippi.gov
vdr

Geografio

redakti

Misisipio limiĝas norde de Tenesio, oriente de Alabamo, sude de Luiziano kaj de mallarĝa marbordo ĉe la Meksika Golfo, kaj okcidente (trans Misisipo) de Luiziano kaj Arkansaso.

Ĉefaj riveroj en Misisipio (escepte Misisipo mem) enhavas la Grandan Nigran Riveron (Big Black River), la Perlan Riveron (Pearl River), la Jazuon (Yazoo River ), la Paskagulon (Pascagoula River), kaj la Tombigbion (Tombigbee River). Ĉefaj lagoj enhavas la akvorezervujon de Ross Barnett, Arkabutlan Lagon, Sardisan Lagon (Sardis Lake), kaj Grenadan Lagon.

Misisipio tute estas komponita de malaltaj teroj, la plej alta pinto estinte la monto Woodall en la montoj de Cumberland, nur 246 metrojn super la marnivelo. La plej malalta pinto estas marnivelo ĉe la golfa bordo. La averaĝa altaĵo en la ŝtato estas 91 metrojn super la marnivelo.

La plejparto de Misisipio estas parto de la Orientgolfaj Bordaj Ebenejoj. La Marborda Ebenejo estas ĝenerale komponita de malaltaj montetoj, kiel la Pinaj Montetoj en la sudo kaj la Nord-centra Montetoj. La Pontotoka Kresto (Pontotoc Ridge) kaj la Montetoj de Fall Line en la nordoriento havas iomete pli altajn altaĵojn. Flava-bruna Leŭso estas trovita en la okcidentaj partoj de la ŝtato. La nordorienta regiono havas fruktodonan nigran teron, kiu etendas en la regionon de la Nigra Zono de Alabamo.

La marbordo enhavas grandajn golfetojn ĉe Bay St. Louis, Biloxi, kaj Pascagoula. Ĝi estas dividita el la Meksika Golfo de la malprofunda Misisipia Sondo, kiu estas parte ŝirmita de Petit Bois Insulo, Horn Insulo, Orientaj kaj Okcidentaj Ship Insuloj, Deer Insulo, Round Insulo, kaj Cat Insulo.

La nordokcidenta resto de la ŝtato estas komponita de parto de la Misisipia Aluvia Ebenejo, alinome la Misisipa Delto. La Misisipia Aluva Ebenejo estas mallarĝa en la sudo kaj larĝigas norden de Viksburgo. La regiono havas fruktodonan teron, parte komponita de ŝlimo el akvo de Misisipo.

Administra divido

redakti

Misisipio dividiĝas al 82 kantonoj.

Setlejoj

redakti
  • Vicksburg en la kantono Warren, havis populacion en 2010 de 23 856 loĝantoj.
  • Moss Point estas la laŭ nombro de loĝantoj granda urbo en la subŝtato Misisipo. Laŭ la stato de 2010 en la urbo vivas 13 687 loĝantoj.

Historio

redakti

Misisipio estis parto de la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko. En la frua parto de la 20-a jarcento, ĝi havis tre striktajn ras-leĝojn kiuj forpelis preskaŭ duonmilionon da homoj el la ŝtato. Ankaŭ mankis al ĝi urbaj centroj por allogi eksterŝtatajn firmaojn. Pri ras-rilatoj, edukado kaj industrio, la ŝtato multe progresas.

En Tupelo (Misisipio) naskiĝis Elvis Presley, kio alportis famon kaj turisman allogecon tien kaj al la tuta ŝtato.

Referencoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti