Przemysł la 2-a
Przemysł la 2-a (naskiĝis la 14-an de oktobro 1257 en Poznań, mortis la 8-an de februaro 1296 en Rogoźno) estis pola reganto el dinastio Piastoj (la lasta vira reprezentanto de Grandpoluja linio), princo de Poznań en la jaroj 1257–1279, princo de Grandpolujo en la jaroj 1279–1296, princo de Krakovo en la jaroj 1290–1291, princo de la Pomerio de Gdańsk en la jaroj 1294–1296, reĝo de Pollando en la jaroj 1295–1296.
Przemysł la 2-a | ||
---|---|---|
Reĝo de Pollando | ||
![]() Fantazia portreto de Przemysł la 2-a, de Jan Matejko, 19-a jarcento
| ||
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 14-an de oktobro 1257 en Poznań | |
Morto | 8-an de februaro 1296 (38-jara) en Rogoźno | |
Tombo | Katedralo de Poznano [#] | |
Religio | katolikismo [#] | |
Ŝtataneco | Pollando [#] | |
Familio | ||
Dinastio | Piastoj [#] | |
Patro | Przemysł I of Greater Poland [#] | |
Patrino | Elisabeth of Wrocław [#] | |
Gefratoj | Anna of Greater Poland • Constance of Greater Poland • Euphrosyne of Greater Poland • Euphemia of Greater Poland [#] | |
Edz(in)o | Richeza of Sweden, Queen of Poland • Margaret of Brandenburg • Ludgarda of Mecklenburg [#] | |
Idoj | Elizabeth Richeza of Poland • Elisabeth Piast [#] | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto [#] | |
princo de Poznań | ||
Regado | 1257–1279 | |
princo de Grandpolujo | ||
Regado | 1279–1296 | |
princo de Krakovo | ||
Regado | 1290–1291 | |
princo de Pomerio de Gdańsk | ||
Regado | 1294–1296 | |
reĝo de Pollando | ||
Regado | 1295–1296 | |
Antaŭulo | Boleslao la 2-a | |
Sekvanto | Venceslao la 1-a | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Kunlaborante kun ĉefepiskopo de Gniezno Jakub Świnka li strebis al unuigo de Piastaj princlandoj. Ceremonio de lia kronado, celebrata de la ĉefepiskopo, okazis la 26-an de junio 1295 en Gniezno. Apenaŭ naŭ monatojn poste la 8-an de februaro 1296 Przemysł la 2-a estis murdita dum sensukcesa provo de homforkapto, inspirita de grafoj de Brandenburgio.
BibliografioRedakti
- Oswald Balzer, Genealogia Piastów (Genealogio de Piastoj), Kraków 1895
- Oswald Balzer, Królestwo Polskie 1295–1370 (Pola Reĝlando 1295-1370), volumo I-III, Lwów 1919–1920
- Jan Baszkiewicz, Powstanie zjednoczonego państwa polskiego na przełomie XIII i XIV wieku (Ekesto de unuigita pola ŝtato en 13-a/14-a jarcentoj), Warszawa 1954
- Zbigniew Dalewski, Ceremonia koronacji Przemysła II (Ceremonio de kronado de Przemysł la 2-a), en: Przemysł II. Odnowienie Królestwa Polskiego (Przemysł la 2-a. Renovigo de Pola Reĝlando), redakto J. Krzyżaniakowa, Poznań 1997, p. 199-212