Malfermi la ĉefan menuon

Princeps (plurale: principes) estas latinlingva esprimo kiu signifas "unua laŭ vico aŭ ordo; la unua, estro,[1] ĉefo, plej elstara, distinga, aŭ nobela; la unua homo, unua persono."[2] Kiel titolo, "princeps" originiĝis en la Roma Respubliko kie la ĉefa membro de la Senato estis nomumita princeps senatus (unua en la senato).[3] Ĝi estas unuarange asocia kun la Romiaj imperiestroj kiel neoficiala titolo unuafoje adoptita de Aŭgusto en la jaro 23 a.n.e. Ties uzo en tiu kunteksto pluis ĝis la regado de Diokleciano fine de la tria jarcento. Li preferis la titolon dominus, signife "senjoro" aŭ "mastro". Kiel rezulto, la Romia Imperio el Aŭgusto al Diokleciano uzis la terminon "princlando" (principatus) kaj el Diokleciano antaŭen "dominlando" (dominatus). La mezepoka titolo "princo" estas derivata el princeps.[4]

Unua CivitanoRedakti

Unua Civitano (latine Princeps civitatis) estis oficiala titolo de roma imperiestro kiel la ĉefe komence de la Romia Imperio. Ĝi unue estis uzita kiel titolo de Aŭgusto Cezaro en 27 aK, kiu pensis ke uzo de la titoloj rex (reĝo) aŭ diktatoro kreus indignon inter senatanoj kaj aliaj influaj viroj, kiuj pli frue pruvis sian malaprobon apogante la murdo de Julio Cezaro. Malgraŭ Aŭgusto havis politikan kaj armean superecon, li bezonis la helpon de siaj samranganoj por administri.

NotojRedakti

  1. Simpson, D.P. (1968). Cassell's Latin Dictionary, Latin-English, English-Latin. London: Cassell Publishers Limited. p. 713. ISBN 9780826453785.
  2. Charlton T. Lewis, Charles Short (1897). "princeps, cĭpis, adj". A Latin Dictionary. Alirita la 6an de Majo 2018.
  3. Encyclopædia Britannica – Princeps Alirita la 6an de Majo 2018.
  4. Encyclopædia Britannica