Christian Gottfried Daniel Stein
Christian Gottfried Daniel STEIN (naskiĝinta la 14-an de oktobro 1771 en Lepsiko, mortinta la 14-an de junio 1830 en Berlino) estis germana geografo.
Christian Gottfried Daniel Stein | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de oktobro 1771 en Leipzig |
Morto | 14-an de junio 1830 (58-jaraĝa) en Berlino |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | geografo |
Vivo kaj agadoj
redaktiDe 1795 ĝismorte Stein instruistis ĉe Griza klostro. El la multo de liaj verkoj aparte menciindas lia kun Ferdinand Hörschelmann komencita fakhandlibro »Handbuch der Geographie und Statistik« (Leipzig 1809, tri volumoj; en la 7-a eldono novprilaboro fare de Johann Eduard Wappäus, Otto Delitsch, Carl Eduard Meinicke; Leipzig 1853–71, kvar volumoj); »Geographie für Schule und Haus« (27-a eldono far Wagner kaj Delitsch, Leipzig 1877); »Geographisch-statistisches Zeitungs-, Post- und Komptoirlexikon« (2-a eldono Leipzig 1818–24, kvar volumoj kun du alkroĉitaĵoj); »Handbuch der Geographie und Statistik des preußischen Staates« (Leipzig 1819); »Reisen nach den vorzüglichsten Hauptstädten von Mitteleuropa« (Leipzig 1827–1829, sep volumoj).
Fonto
redaktiMeyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 18. Leipzig 1909, S. 892 (tie ĉi interrete)