Ŝahbanu (perse: شهبانو - Šāhbānū) signifas en la persa imperiestrinon. Tio estis titolo donita sole al la tria imperiestra edzino de Mohammad Reza Pahlavi, Farah Diba, en la jaro 1967.

Ŝi estis la unua imperiestrino, kiu estis kronita en Irano de post la islama ekspansiemo en la 7-a jarcento. La du sasanidaj imperiestrinoj, Purandokht kaj Azarmidokht, estis lastaj du, kiuj portis la titolon antaŭ Farah Diba.

La sasanida titolo por Ŝahbanu estis titolo signifanta Reĝino de Reĝinoj, kiu distingis ŝin de aliaj reĝinoj en la reĝa domo.

Vidu ankaŭ redakti