Albert Schickedanz

Albert Schickedanz [ŝikedanc], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schickedanz Albert estis hungara arkitekto, pentristo.

Albert Schickedanz
Persona informo
Naskiĝo la  14-an de oktobro 1846(nun 1846-10-14)
en Biala (Galicio)
Morto la 11-an de julio 1915
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Karlsruhea Instituto de Teknologio
Okupo
Okupo arkitekto • pentristo
vdr

Albert Schickedanz [1] naskiĝis la 14-an de oktobro 1846 en Galicio en Biala (nuntempa Bielsko-Biała en Pollando), li mortis la 11-an de julio 1915 en Budapeŝto.

Maŭzoleo Batthyány fare de Albert Schickedanz

Biografio redakti

Albert Schickedanz devenis el aŭstra familio, kiu ricevis hungaran ŝtatanecon en 1848. Li akiris diplomon en Karlsruhe, poste li plulernis en Vieno. Ekde 1868 li laboris komence ĉe Antal Szkalnitzky, poste ĉe Miklós Ybl. En 1878 li ekhavis administran postenon en Industriarta (alt)lernejo, post 2 jaroj li komencis instrui samloke ĝis la pensiuliĝo en 1901. Ekde 1880 li ekspoziciis. Inter 1893-1903 li ankaŭ laboris kune kun Fülöp Ferenc Herzog. Li okupiĝis ankaŭ pri pentrado, liaj pentraĵoj estas videblaj ankaŭ nun en muzeoj. Li havis edzinon.

Elektitaj arkitektaj laboroj redakti

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Matiaso-preĝejo (1891)
  • Frida Schickedanz (en nekonata jaro)
  • Portreto de János Kováts (en nekonata jaro)
  • Juna fraŭlino (en nekonata jaro)
  • Pejzaĝo kun preĝejo (en nekonata jaro)

Fontoj redakti