Németújvári BATTHYÁNY Lajos (pron Batja’nji Lajoŝ) (10-a de februaro 18076-an de oktobro 1849, Budapeŝto) estis hungara grafo, liberpensanta politikisto, unua ĉefministro de Hungario, martiro de la hungara liberecbatalo en 1849.

Lajos Batthyány
Persona informo
Batthyány Lajos
Naskiĝo 10-an de februaro 1807 (1807-02-10)
en Bratislavo
Morto 6-an de oktobro 1849 (1849-10-06) (42-jaraĝa)
en Peŝto
Mortis per ekzekuto • pafvundo vd
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Fakultato de Juro de la Universitato de Zagrebo vd
Partio Opposition Party vd
Subskribo Lajos Batthyány
Familio
Dinastio Batthyány vd
Edz(in)o Antónia Zichy vd
Infanoj Emanuela Batthyány • Ilona Batthyány • Elemér Batthyány vd
Profesio
Okupo ekonomikistopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li enpaŝis la armeon jam 16-jaraĝe, poste studis juron en la Zagreba Reĝa Akademio. Li poste rundvojaĝis en Eŭropo kaj alveninte hejmen, li enkondukis la modernan mastrumadon en siaj bienoj. Li alpaŝis la politikon je efiko de István Széchenyi kaj Wesselényi. Li estis gvidanto de la parlamenta grandnobela opozicio en la jaroj 1839-1840 kaj 1843-1844.

Ekde 1847 li estis prezidanto de la Opozicia Partio, kiu postulis burĝajn reformojn. La 17-an de marto en 1848 (2 tagojn post komenco de la liberecbatalo), Ferdinando la 5-a nomis lin ĉefministro. Li klopodis ĉiam por la sendependeco de Hungario per pacaj rimedoj, sed kiam tio evidentiĝis neebla, li redonis la komision pri la ĉefministreco (oktobre 1848). Li estis ano de la packomisiono, sendita komence de januaro 1849 al aŭstra areestro Windischgraetz. La generalmajoro ne akceptis lin, sed la 8-an de januaro arestis lin. La milita tribunalo en Olmutz juĝis lin je morto (je premo de Schwarzenberg), sed ofertis je amnestio. Poste oni transportis lin al Peŝto, kie oni transdonis lin al Haynau kaj juĝis lin al morto per pendumo. Li kaŭzis la 5-an de oktobre al si mem gravajn vundojn surkole per tranĉilo (kontrabandita fare de la edzino), tiel oni estis trudataj ŝanĝi la ekzekuton je mortpafo (li volis sin fakte memmortigi). Oni ekzekutis lin la 6-an de oktobro ĉe la muroj de la peŝta Novkonstruo.

Liaj lastaj vortoj estis: "Ek, ĉasistoj! Vivu la Patujo!"

Sur la ekzekutejo oni poste konstruis lucernon (meĉujon) kun eterna lumo, nomata ĉiammeĉujo de Batthyány.

brusto en la Nacia Historia Memorparko