Usher Raymond [la 4-a] - naskiĝis la  14-an de oktobro 1978(nun 1978-10-14) (45‑jara) en Dallas, Teksaso, Usono - estas usona kantisto, aktoro kaj muzikproduktisto. Publike li prezentiĝas nur sub lia persona nomo, Usher (kio en la angla lingvo principe havas la signifon de pedelo, malaltranga helpisto zorganta pri negravaj taskoj).

Usher Raymond
dum koncerto en San-Francisko nocembre 2009
dum koncerto en San-Francisko nocembre 2009
Bazaj informoj
Naskonomo Usher Raymond IV
Naskiĝo 14-an de oktobro 1978 (1978-10-14) (45-jaraĝa)
en Dallas
Edz(in)o Grace Miguel • Tameka Foster • sen valoro
Ĝenroj nuntempa ritmenbluso, hiphopo, popmuziko
Profesio kantisto, aktoro, muzikproduktisto
Instrumentoj voĉo
Aktivaj jaroj 1990 ĝis nun
Eldoninto LaFace, Arista
Retejo www.usherworld.com
Persona informo
Naskonomo Usher Raymond IV
Ŝtataneco Usono
Alma mater North Springs Charter School of Arts and Sciences
Subskribo Usher Raymond
Familio
Edz(in)o Grace Miguel • Tameka Foster • sen valoro
Amkunulo Rozonda Thomas
Infanoj 4
Okupo
Okupo kantistoaktorodancistokantoverkistokantaŭtoromuzikistokomponisto • televida aktoro • muzikproduktistoentreprenisto • filmaktoro • scenaristo
TTT
Retejo https://www.usherworld.com/
http://www.ushernow.com
vdr

Usher vaste konatiĝis meze de la 1990-aj jaroj, kiam li prezentis la multfoje venditajn muzikalbumojn My Way ("mia vojo") en 1997 kaj 8701 en 2001. La sukceso daŭriĝis en 2004 kiam publikiĝis la albumo Confessions ("konfesoj"), kiu 10-milion-foje vendiĝis nur en Usono. Ĝis la nuntempo, tutmonde vendiĝis pli ol 40 milionoj da albumoj de lia muziko, iom pli ol la duono (21,5 milionoj laŭ informo de la asocio RIAA el marto 2009) en Usono. Kvinfoje la premio Grammy estis atribuita al li.

Usher sursceneje kun Stevie Wonder kaj Shakira dum la inaŭgura celebraĵo de la nova usona prezidanto Barack Obama ĉe la Monumento de Lincoln en Vaŝingtono januare 2009


Krom verki kaj registri proprajn muzikaĵojn, Usher ankaŭ aktivas en aliaj komercoj. Li kreis sian propran muzikproduktan firmaon US Records, kaj estas kunposedanto de la korbopilka teamo Cleveland Cavaliers. Interalie li subtenis la karieron de la juna popkantisto Justin Bieber. Ekde la jaro 1998 li ankaŭ aktoris en pluraj kinejaj kaj televidaj filmoj.

Usher dum produktoprezento en 2007

Diskografio redakti

  • Usher (1994)
  • My Way (1997)
  • 8701 (2001)
  • Confessions (2004)
  • Here I Stand (2008)
  • Raymond vs. Raymond (2010)

Filmografio redakti

  • Moesha en la rolo de Jeremy (1997-1998)
  • The Bold And The Beautiful en la rolo de Raymond (1998)
  • The Faculty (1998)
  • She's All That (1999)
  • Light It Up (1999)
  • Texas Rangers (2001)
  • In the Mix (2005)
  • Five Killers (2010)

Eksteraj ligiloj redakti

Usher Raymond ĉe Interreta filma datumbazo (angle)